István Altorjay [iŝtvAn altorjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Altorjay István estis hungara kuracisto, kirurgo pri infanoj, profesoro. Lia origina familia nomo estis Sefcsik [ŝevĉik] ĝis 1942.

István Altorjay
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1921 (1921-09-25)
en Raĥiv
Morto 4-an de septembro 1999 (1999-09-04) (77-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Familio
Infano Tamás Altorjay
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto
vdr

István Altorjay [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1921 en Ĉeĥoslovakio en Rachov (nuntempa Raĥiv en Ukrainio). Li mortis la 4-an de septembro 1999 en Szeged.

Biografio redakti

István Altorjay apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis universitatojn en Debrecen kaj Szeged inter 1941 kaj 1947. Li akiris kuracistan diplomon en 1947, poste li laboris en hospitalo de Cegléd. Li akiris fakdiplomojn pri kirurgio en 1951, pri ortopedio en 1955, pri traŭmatologio en 1959. Inter 1950-1986 li laboris en universitata kliniko en Szeged, poste precipe li instruis en Scienca Universitato de Szeged kiel universitata profesoro. Li estis nomumita docento en 1963, li kandidatiĝis en 1983.

Li studvojaĝis nelonge al Prago en 1960, Leningrado 1961, Varsovio 1968, Turku kaj Helsinko 1975, poste helpe de stipendio li studis klinikojn de Okcidenta Germanio. Li ricevis 6 premiojn inter 1976-1998.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Haláloki tényezők a Szegedi I. sz. Sebészeti Klinika 15 éves beteganyagában (1960)
  • Az alsó végtagok hosszkülönbségének műtéti correctiója (1971)
  • Gyermeksebészet és határterületei (1987) - libro

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Szeged

Fontoj redakti