István Barta (pentristo)

István Barta [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barta István estis hungara pentristo, grafikisto, esperantisto.

István Barta
Persona informo
Naskonomo Barta István
Naskiĝo 14-an de oktobro 1892 (1892-10-14)
en Hódmezővásárhely
Morto 11-an de septembro 1976 (1976-09-11) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Familio
Frat(in)oj Mária Barta • Lajos Barta
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
vdr

István Barta [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1892 en Hódmezővásárhely, li mortis la 11-an de septembro 1976 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Barta akiris diplomon en Industriarta Lernejo en 1912. Lia plej grava instruisto estis Aladár Körösfői-Kriesch. Post siaj studoj li studvojaĝis al Munkeno (1913) kaj Parizo (1914), poste li hejmenvenis. Dum la Hungara Sovetrespubliko li pentris grandajn pentraĵojn por la Sovetrespubliko. Post la falo li rifuĝis al Vieno, iom poste al Italio, kie li estis pentristo kaj grafikisto. Inter 1925-1927 li estis dekoraciisto en Parizo, sed li kreis ankaŭ afiŝojn. Li pentradis en la jaroj 1929 kaj 1930 en Artistkolonio (Szentendre), en 1934 en Artistkolonio de Baia Mare. Li instruis esperantan lingvon en 1937 en Danio, tiutempe li ilustris Esperantajn librojn. En la 1960-aj jaroj li apartenis al Artistkolonio (Kecskemét).

El solaj ekspozicioj redakti

El grupaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Nyúl (1905)
  • Modell (Akt műteremben) (1910)
  • Idill (Mese lovakkal) (1910)
  • Kislány ágyban (1911)
  • Szendergés (1915)
  • Népviseletben (Magyar táncos) (1920)
  • Taorminai kert (1930)
  • Női akt (1935)
  • Dunapart (Dunakanyar) (1958)
  • Házak a Dunakanyarban (1962)
  • Brassói kert (1963)
  • Szalmakalapos önarckép

Fontoj redakti