István Földes (astronomo)

István Földes [iŝtvAn foldeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Földes István estis hungara matematikisto, astronomo, profesoro.

István Földes
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1908 (1908-10-12)
en Budapeŝto
Morto 26-an de majo 1977 (1977-05-26) (68-jaraĝa)
en Vác
Lingvoj hungaraĉinagermanafrancarusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo matematikisto • astronomo • universitata instruisto • gimnazia instruisto • officer • sciencovulgarigisto • poligloto
vdr

István Földes [1] naskiĝis la 12-an de oktobro 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 26-an de majo 1977 en Vác.

Biografio redakti

István Földes akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1932, sed li lernis ankaŭ muzikon. Inter 1934 kaj 1945 li laboris en astronomia observatorio en Budapeŝto, tamen interrompoj okazis: en 1936 li havis postenon en la ĉefurba municipo, en la studjaro 1937 li instruis en gimnazio, en 1939 li laboris en la Hungara Nacia Banko, en 1944 li estis soldato. En 1946 li doktoriĝis, en 1952 li kandidatiĝis. Inter 1949-1974 li estis docento kaj katedrestro en la menciita universitato, poste li pensiuliĝis. Li parolis 10 lingvojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Csillagászat (I-VII.) (Astronomio (1-7.)), (1954) – studenta lernolibro

Fontoj redakti