István Győry [iŝtvAn djOri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Győry István estis hungara farmaciisto, profesoro, hortikulturisto.

Memortabulo pri István Győry

István Győry [1] naskiĝis la 15-an de julio 1861 en Debrecen. Li mortis la 17-an de januaro 1954 en Alsógöd.

Biografio redakti

István Győry akiris farmacian diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1884. Inter 1887 kaj 1894 li instruis en la universitato, poste li instruis en la ĝardenista faklernejo. Ekde 1913 li havis postenon en ministerio pri agrikulturo, kie li strebis por produktado de la hungaraj ladskatoloj. Li havis ankaŭ patentojn pri tio. Dum la Hungara Sovetrespubliko li respondecis pri liverado de legomoj kaj fruktoj, tial en 1920 li iĝis trudemerito. Li okupiĝis pri hotikulturo private. En 1953 li kandidatiĝis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A nitrogénmonoxid hatása a natriumaethylátra (1892)
  • Gyógyszerészgyakornoki tankönyv (1902) - studenta lernolibro kun aliaj
  • Der Obst- und Gartenbau des Königreiches Ungarn (1904)
  • Lo stato della pomicoltura e dell'orticoltura in Ungheria (1911)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto
  • busto en Debrecen de 1976, tamen hodiaŭ nur la kapo [2]

Fontoj redakti