István Holocsy
István Holocsy [iŝtvAn holoĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Holocsy István estis slovakia hungara aktoro, teatrestro. Lia familia nomvarianto estis Holocsi.
István Holocsy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1950 en Nový Život |
Morto | 27-an de julio 1996 (46-jaraĝa) en Komárno |
Lingvoj | hungara |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1973) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
István Holocsy[1][2] naskiĝis la 18-an de februaro 1950 en Nový Život, li mortis la 27-an de julio 1996 en Komárno.
Biografio
redaktiIstván Holocsy apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, poste Slovakio. Li maturiĝis en Bratislavo en 1967, poste li ekstudis en teatra altlernejo en la sama urbo, fine li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1973. Lia ĉefinstruisto estis Károly Kazimir. Post la diplomo li hejmenvenis kaj li estis aktoro en hungarlingva teatro en Komárno. Li estis levita arta gvidanto en 1981, teatrestro en 1994. Kelkfoje li estis gastorolo en Kisvárda kaj hungarlingva teatro en Košice, krome li ofte estis aŭdebla en hungarlingva dissendo de ĉeĥoslovakia radio. Li ricevis premion en 1991 kaj du postmortajn premiojn. Lia edzino naskis plurfoje.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Othello - Jágó
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Antonio
- Coriolanus - Aufidius Tullus
- Molière: Kleraj virinoj - Chrysale
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Hlestakov
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám (unu el la ĉefrolo)
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - Lopahin
- Bertolt Brecht – Kurt Weill: Trigroŝa opero - Bicska Maxi
- Kálmán Mikszáth: Ombrelo de Sankta Petro (romano) (teatra adapto) - Vibra Gyuri
- József Katona: Bánk bán - banuso Petúr
- Mihály Eisemann: Fekete Péter - Gaston Auriel
- Gyula Háy: CAliguLÓ - Caligula
Elektitaj reĝisoraĵoj
redakti- Ugo Betti: Bűntény a Kecske-szigeten
- Bernard Slade: Jövőre veled, ugyanitt
Liaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Makra (1974)
- Valahol Magyarországon (1987)
- A szigetvári vértanúk (televida filmo, 1996) - Bajony