István Rátz [iŝtvAn rAc], foje István Rácz, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rátz István estis hungara kuracisto, bestkuracisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1903).

István Rátz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1860 (1860-07-30)
en Sátoraljaújhely
Morto 28-an de februaro 1917 (1917-02-28) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • parazitologo • patologo
vdr

István Rátz [1] naskiĝis la 30-an de julio 1860 en Sátoraljaújhely. Li mortis la 28-an de februaro 1917 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Rátz akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1886, poste li eklaboris en hospitalo. Post 2 jaroj li plulernis en Vieno, Munkeno, Stutgarto, Berlino, Dresdeno. En 1890 li akiris diplomon pri bestkuracado. Li profesoriĝis en 1890 kaj li okupiĝis precipe pri malsanoj de hejmbestoj. Li instruis en la Veterinara Instituto ekde 1889. Li ricevis serban premion en 1897, post 2 jaroj hungaran premion.

Verkaro (elekto) redakti

  • A szárnyasok kolerája (1891)
  • A sertésvész (1896)
  • Új és kevéssé ismert hazai mételyek (1903)

Fontoj redakti