István Vincze [iŝtvAn vince], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vincze István estis hungara matematikisto, profesoro.

István Vincze [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1912 en Szeged, li mortis la 18-an de aprilo 1999 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Vincze frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1935. Post siaj studoj li laboris en asekura firmao. Post la 2-a mondmilito li havis postenon en la ministerio pri religio kaj eduko. En 1949 li estis unu el la fondintoj de akademia matematika instituto en Budapeŝto, kie poste li laboris ĝis la emeritiĝo en 1980. Li instruis ankaŭ statistikon en Scienca Universitato Loránd Eötvös kaj Teknikuniversitato de Budapeŝto. Li ricevis premion en 1997, memormedalojn en 1966 kaj 1978. Komence li okupiĝis pri geometrio, poste pri empiria distribua funkcio kaj matematika statistiko.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Studies in mathematical statistics. Theory and applications. (1968 kun iu alia) - libro
  • Matematikai statisztika (1975) - libro
  • Nemparaméteres matematikai statisztika (1993 kun iu alia) - libro

Fontoj redakti