István Vitális [iŝtvAn vitAliŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vitális István (naskiĝis la 14-an de marto 1871 en ekstera parto de Orosháza (Pusztaszenttornya), mortis la 9-an de novembro 1947 en Budapeŝto) estis hungara geologo, profesoro, membro (korespondanta en 1920, ordinara en 1945) de Hungara Scienca Akademio. [1] Lia filo estis Sándor Vitális.

István Vitális
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1871 (1871-03-14)
en Pusztaszenttornya
Morto 9-an de novembro 1947 (1947-11-09) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Sándor Vitális
Okupo
Okupo paleontologo • geologo
vdr

Biografio redakti

István Vitális akiris diplomon en Universitato Pázmány Péter en 1893, poste li estis asistanto de Lajos Lóczy en la Reĝa Teknikuniversitato palatino József. Baldaŭe li instruis en mezlernejo. En 1903 li instris jam en altlernejo en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), kie li profesoriĝis en 1912. En la studjaro 1919 li estis rektoro. poste kune kun la altlernejo li translokiĝis al Sopron. Li strebis por akiri universitatan rangon al la altlernejo. Li pensiuliĝis en 1941. Li okupiĝis precipe pri trovoj de ercoj kaj karbonoj en Hungario.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A balatonvidéki bazaltok (1911)
  • Új eocén szénkincs Németegyházán Bicske határában (1927)
  • Recski arany-, ezüst és rézércbánya (1933)
  • Szénkészletünk, a vízveszély és a védekezés (1947)

Fontoj redakti