Sándor Vitális
Sándor Vitális [ŝAndor vitAliŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vitális Sándor (naskiĝis la 13-an de aprilo 1900 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), li mortis la 21-an de junio 1976 en Budapeŝto) estis hungara geologo, profesoro. [1] Lia patro estis István Vitális.
Sándor Vitális | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1900 en ![]() |
Morto | 21-an de junio 1976 (76-jara) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | István Vitális |
Okupo | |
Okupo | geologo |
BiografioRedakti
Sándor Vitális akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1922, en la sekva jaro li doktoriĝis. Inter 1922 kaj 1946 li estis geologo en diversaj minejoj, ekzemple en Pécs, Komló, Szászvár, Recsk. Intertempe en 1942 li estis nomumita privata profesoro en Scienca Universitato Miklós Horthy. Post la 2-a mondmilito li havis altajn postenojn, li multe okupiĝis pri trovoj de karbonoj. En 1952 li estis arestita pro falsaj akuzoj. En la sekva jaro la akuzoj nuliĝis, samtempe li estis nomumita katedrestro en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En 1954 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Baldaŭ li instruis ankaŭ en la Teknikuniversitato kaj aliaj altlernejoj. En 1971 li pensiuliĝis.
Li ricevis premion Kossuth en 1951, baldaŭ li ricevis memormedalojn.
Elektitaj kontribuojRedakti
- Sikondafürdő és környéke hidrogeológiai viszonyai (1933)
- Salgótarján megyei város vízellátása (1938)
- Rózsaszentmárton és környékének hidrogeológiai viszonyai (1941)
- Magyarország kőszénkészlete (1948) – manuskripto
MemorigilojRedakti
- premio "Vitális Sándor"