Iván Verebély
Iván Verebély [verebEj?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Verebély Iván estis hungara aktoro, komikisto, voĉoaktoro.
Iván Verebély | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Verebély Iván |
Naskiĝo | la 7-an de decembro 1937 en ![]() |
Morto | 23-an de septembro 2020 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1961) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Iván Verebély [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1937 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIván Verebély frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1961. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Miskolc). Inter 1963 kaj 1968 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), poste al pli malgrandaj teatroj (Gaja Scenejo, Teatro Central). Li ricevis premiojn en 1972 kaj 2008.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- La Venecia Komercisto - Gobbo
- Epifanio: aŭ kiel vi volas pastro; Valentin
- Rikardo la 3-a - Sir Walter Herbert
- La Komedio de Eraroj - Angelo
- La dresado de la megero - Gremio; baptisto
- Molière:
- Georgo Dandin - Miki
- La Avarulo - La Merluche
- Tartufo - lojala sinjoro
- Andor Gábor: Dolarpaĉjo (teatra versio) - Iván
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- ‘‘A hetedik napon’‘ (1959)
- ‘‘A veréb is madár’‘ (1968)
- ‘‘Lila ákác’‘ (1973)
- ‘‘Nyitott ablak’‘ (1988)
- ‘‘Csocsó, avagy éljen május elseje!’‘ (2001)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- ‘‘Othello Gyulaházán’‘ (1966)
- ‘‘Hungária Kávéház’‘ (1977)
- ‘‘A fazék’‘ (1988)
- ‘‘Nyúlék’‘ (2002)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Rowan Atkinson kaj aliaj [2]