Ivánbattyán
Ivánbattyán [ivAnbatjAn], kroate Ivanj estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós. Ivan estas rusa formo de Johano, tiel uzata ankaŭ en Hungario.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 6 km²
- Loĝantaro: 140
- Poŝtkodo: 7772
- Telefonprefikso: 72
Situo redakti
Ivánbattyán situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Siklós kaj Bóly troviĝas po 13, Mohács 28, Pécs 29, Budapeŝto 220 km.
Historio redakti
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1332 en formo "Iwan". En 1340 la kampoj apartenis al la eklezio. Post 1526 la vilaĝo apartenis al Osmana Imperio. Inter 1918-1920 la serboj okupis ankaŭ tiu vilaĝon. En Ivánbattyán migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Terezo el Avila de 1838
- fiŝkaptista lago
- malnova germantipa loĝdomo, nun muzeeto
Famuloj redakti
En Ivánbattyán naskiĝis agronomo Róbert Burgert.