Ivo Železný

ĉeĥa eldonisto kaj tradukisto
(Alidirektita el Ivo ŽELEZNÝ)

Ivo ŽELEZNÝ (naskiĝis la 7-an de junio 1950) estas ĉeĥa eldonisto kaj tradukisto el la sveda, angla, esperanto, norvega, dana, pola, rusa, germana kaj slovaka.

Ivo Železný
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1950 (1950-06-07) (73-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥasvedaangladananorvegapolarusaslovakanederlandaislandafinna
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo
Okupo
Okupo esperantistotradukisto • sciencfikcia verkisto • eldonisto
vdr

Jam dum totalismo li laboris en Esperanto-junularo de ĈEA, eldonadis Starton kaj E-librojn (Čapek, Nesvadba), en 1991 li presis por UEA Metodikon de E-instruado de Rudolf Rakuša, antaŭe ankaŭ Paŝojn al Plena Posedo.

Li estis membro de sciencfikcia praga klubo Villoidus, aktivis kiel ĵuriano de literatura konkurso pri Premio Karel Čapek.

En 1984 li akiris Premion Ludvík pro antologio Experiment člověk (Eksperimento homo) kaj en 1985 pro antologio Stalo se zítra (Okazis morgaŭ).

Inter 1991 kaj 2007 li estis la plej granda libro-eldonisto en Ĉeĥio, posedanto de eldonejo Ivo Železný.