Rudolf RAKUŜA (naskiĝis la 22-an de marto 1893 en Sveti Tomaž, Stirio, Aŭstrio-Hungario; mortis la 25-an de majo 1970 en Ljubljana, Slovenio, Jugoslavio) estis slovena esperantisto, profesoro en Maribor.

Rudolf Rakuša
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1893 (1893-03-22)
en Ormož
Morto 25-an de majo 1970 (1970-05-25) (77-jaraĝa)
en Ljubljano
Lingvoj Esperantoslovenaitala
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko JugoslavioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojCislajtio
Okupo
Okupo esperantisto • stenografiisto • instruisto
vdr

Li tradukis la slovenan rakonton de Ivan Cankar La servisto Jernej kaj lia rajto (aperis en Esperanta Praktiko) kaj verkis por Konkordo. Li estis komitatano de JEL.

Krome li estis membro de la Akademio de Esperanto kaj aŭtoro de pluraj pedagogiaj verkoj. Li estis profesoro en diversaj mezlernejoj kaj laste en la Pedagogia Akademio en Maribor, Jugoslavio. Lerninte Esperanton en 1922, prof. Rakuša aktiviĝis en la landa movado kaj gvidis JEL de 1927 ĝis 1929. Li verkis plurajn lernolibrojn por slovenoj kaj multajn broŝurojn pri Esperanto. Inter esperantistoj estas konata lia Metodiko de la Esperanto-instruado. Li ludis gravan rolon en la organizo de lernejaj konferencoj en Maribor.

Ekster la movado li estis konata pro la verkado de unueca stenografia sistemo por la kroata kaj serba lingvoj.

Verkoj redakti

  • Esperanto važen kulturni faktor (1952)
  • Esperanto za ŝole, teĉaje in samouke (1937)
  • Instrumetodo por Esperanto (1957)
  • Metodiko de la Esperanto-instruado (1957)
  • Pismo starŝem o Esperantu: zakaj naj se pouĉuje v ŝoli mednarodni jezik (1960)
  • Rolo de Esperanto en lernejoj; Metodiko de Esperanto-instruado; Lernolibro kiel helpilo (1957)

Eksteraj ligiloj redakti