Jácint Rónay
Jácint Rónay [rOnai] (pli longe Jácint János Rónay), laŭ hungarlingve kutima nomordo Rónay János Jácint estis hungara episkopo, instruisto, psikologo, verkisto, membro de Hungara Scienca Akademio (korespondanta en 1847, ordinara en 1867). Lia origina familia nomo estis Leitzinger [lejcinger] ĝis 1848.
Jácint Rónay | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de majo 1814 en Székesfehérvár | ||||
Morto | 17-an de aprilo 1889 (74-jaraĝa) en Bratislavo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | psikiatro katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jácint Rónay [1] Arkivigite je 2013-10-19 per la retarkivo Wayback Machine la 13-an de majo 1814 en Székesfehérvár. Li mortis la 17-an de aprilo 1889 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).
Biografio
redaktiJácint Rónay frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo kaj Esztergom. En 1831 li aliĝis al benediktanoj, tial li plulernis en Győr kaj Bakonybél, kie li lernis ekzemple de Izidor Guzmics. En 1836 li ordeniĝis, post 3 jaroj li pastriĝis, sed tiutempe li ankaŭ verkis kelkajn teatraĵojn. Li doktoriĝis en 1841 en universitato de Pest (urbo), poste li instruis en Győr ĝis la revolucio en 1848. Tiutempe li verkadis psikologiajn artikolojn. Li aliĝis al la hungara armeo kiel pastro. Post falo de la liberecbatalo li fuĝis al Londono, kie li lernis angle kaj li edukis filojn de Lajos Kossuth. Li konatiĝis kun Victor Hugo, krome li estis la unua disvastiganto de darvinismo en la hungara lingvo. En 1866 demokratio ŝanĝo okazis en Hungara reĝlando, tial li rajtis hejmenvojaĝi. Li estis tuj elektita parlamenta deputito en Győr, baldaŭe li estis familia edukisto de Habsburgoj. En 1871 li forlasis la ordenon, sed restis plu pastro. En 1873 li estis nomita episkopo, sed pro la darvinisma kredo li ne ricevis sidejon. Li ricevis premiojn en 1876 kaj 1883.
Memorigiloj
redakti- busto en Pannonhalma
- strato en Győr
Verkaro (elekto)
redakti- Mutatvány a tapasztalati lélektan köréből (1846)
- Fajkeletkezés - Az embernek neme a természetben és régisége (1854, 1864)
- diversaj artikoloj ekzemple en Hölgyfutár
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero R kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2013-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero R kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla iomete pli malsupre