János Abrudbányay
János Abrudbányay [jAnoŝ abrudbAnjai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Abrudbányay János Zsigmond [ĵigmond] estis hungara instruisto, pedagogia inspektoro. Lia origina familia nomo estis Rédiger ĝis 1935.
János Abrudbányay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1932 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de marto 2018 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • rusa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | instruisto • inspektisto |
János Abrudbányay naskiĝis la 25-an de februaro 1932 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de marto 2018 en Budapeŝto.
Biografio redakti
János Abrudbányay akiris 2 pedagogiajn diplomojn en 2 pedagogiaj altlernejoj en 1953 en sia naskiĝurbo, pliajn similajn diplomojn en Pedagogia Altlernejo (Szeged) (1957) kaj Scienca Universitato Loránd Eötvös (1959, eĉ 1965), fine li doktoriĝis en 1969. Li ankaŭ kandidatiĝis en 1968 en Leningrado.
Inter 1953-1960 li instruis en Sülysáp, Ecser kaj Budajenő, poste li estis altigita inspektoro en Budakeszi, Érd kaj Törökbálint. Inter 1960–1992 li inspektis en plena Pest. Lia intereso specialiĝis pri la lerneja eduko depost la kutima antaŭtagmeza edukado. Li edziĝis en 1960, post 2 jaroj filo naskiĝis. Li ricevis premiojn en 1983 kaj 1989.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A napközi otthonos tanulmányi munka sajátosságai és hatékonysága emelésének útjai (disertaĵo ruse, 1969)
- Szülők a napköziről (1973)
- Az általános iskolai tanulószobák nevelőmunkája (1984)
- A napközis nevelőmunka alapkérdései (2 volumoj, 1989–1991)
- Kezdeményezések a hátrányos helyzetű fiatalok szakképzésében (redaktoro, 1993)