János Asbóth
ASBÓTH János (aŝbot) estis hungara verkisto, ĵurnalisto, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1892) naskita en Lugoskisfalu la 7-an de junio 1845 kaj mortinta en Videfalva la 28-an de junio 1911. Li estis la filo de generalo Lajos Asbóth.
János Asbóth | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de junio 1845 en Victor Vlad Delamarina | ||||
Morto | 28-an de junio 1911 (66-jaraĝa) en Vidiná | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Zuriko (–1866) ![]() | ||||
Partio | Liberal Party (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Lajos Asbóth ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto etnologo etnografo verkisto politikisto akademiulo ![]() | ||||
Laborkampo | Literaturo, etnografio kaj politiko ![]() | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiAsbóth komencis studi en la teknikuniversitato de Pest (urbo), sed pro suspekto pri komploto en 1863 estis alstarigita antaŭ milittribunalon. En 1866 en Parizo li enpaŝis la Klapka-legion. Inter 1867–72 li laboris en diversaj oficejoj, ekde 1879 en ministerio por eksterlandaj aferoj. En 1872 li estis la ĉefkunlaboranto de gazetoj Kelet Népe, de Magyarország de Budapeŝto. Inter 1887–1901 li estis deputito de hungara landkunveno. Li estis plurfoje en Afriko, Bosnio-Hercegovino. En la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento lia romano Álmok álmodója (Sonĝanto de sonĝoj) estis taksata kiel ĉefverko de hungara literaturo.
Ĉefaj verkoj
redakti- Egy bolyongó tárcájából (I–II. Pest, 1866);
- Három nemzedék (Pest, 1873);
- Irodalmi és politikai arcképek (Bp., 1876);
- Álmok álmodója (romano, Bp., 1878);
- Korunk uralkodó eszméi (Bp., 1896)