János Bányai (redaktoro)

jugoslavia hungara redaktoro

János Bányai [jAnoŝ bAnjai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bányai János estis jugoslavia, serbia hungara redaktoro, kritikisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto. Liaj nomvariantoj estis (escepte la unuan ĉiuj laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Janoš Banjai, Banjai Ivan, liaj pseŭdonimoj estis Szebek MiklósTóth Emil.

János Bányai (redaktoro)
János Bányai
János Bányai
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1939 (1939-11-20)
en Subotica
Morto 21-an de februaro 2016 (2016-02-21) (76-jaraĝa)
en Novi Sad
Lingvoj hungaraserba
Ŝtataneco Serbio
Alma mater Universitato de Novi Sad
Okupo
Okupo verkisto • literaturkritikisto • literaturhistoriisto • eldonisto
vdr

János Bányai[1] naskiĝis la 20-an de novembro 1939 en Subotica, li mortis la 21-an de februaro 2016 en Novi Sad.

Biografio redakti

János Bányai apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio, poste en Serbio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo. Li akiris diplomon en Universitato de Novi Sad en 1963, baldaŭ li doktoriĝis en 1974. Li instruis en la universitato inter 1964-1984 kaj ekde 1991. Ekde 1993 li estis katedrestro ĝis la pensiuliĝo, krome li prelegis ankaŭ en Sombor, Szeged kaj Beogrado. Inter 1967-1991 kun interrompoj li estis ankaŭ redaktoro de pluraj eldonejoj. Li ricevis jugoslavian kaj hungarajn premiojn inter 1972-2011.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Álarc felett a nyári nap (noveloj, 1961)
  • Súrlódás (romano, 1969)
  • Könyv és kritika, 1-6. (kritikoj, 1973, 1977, 1995, 2010, 2014, 2015)
  • Egyre kevesebb talán. Tanulmányok, kritikák (studoj, kritikoj, 2003
  • Különös effektusok. Képzőművészeti írások (elektitaj kontribuoj, 2019)

Fontoj redakti

Referencoj redakti