János Bruder

hungara agronomo

János Bruder [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bruder János estis hungara agronomo, ĝardenisto, instruisto. Lia familia nomvarianto estis Brúder.

János Bruder
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1913 (1913-12-30)
en Rákoscsaba
Morto 5-an de julio 1982 (1982-07-05) (68-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungara Popola Respubliko
Alma mater University of Horticulture and Food Industry
Okupo
Okupo ĝardenisto
vdr

János Bruder[1] naskiĝis la 30-an de decembro 1913 en Rákoscsaba, li mortis la 5-an de julio 1982 en Szeged.

Biografio redakti

János Bruder frekventis bazlernejon en Makó, li maturiĝis en agronomia mezlernejo en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en agronomia altlernejo same en Budapeŝto. Li eklaboris en 1936 en agrikulturejo en Battonya. Inter 1941-1945 li estis la ĉefa ĝardenisto de botanika ĝardeno de Scienca Universitato Ferenc József, poste li instruis studjaron en agronomia mezlernejo de Berettyóújfalu, pli poste 2 jarojn en simila lernejo en Makó, fine li gvidis la ŝtatan bienon en Makó. Lia nomo kunfandiĝis kun produktado de cepoj, li kreis novajn specojn kaj teknologiojn. Baldaŭ li laboris en instituto en Szeged, li pensiuliĝis en 1973. Li ricevis premion en 1953.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Földi mogyoró termelése (Budapest, 1952)
  • Hagymatermesztés (Budapest, 1954)
  • Korszerű hagymatermesztés (Budapest, 1959)
  • Hol tart ma a nagyüzemi vöröshagyma-termesztés? (kunaŭtoro, 1964)

Fontoj redakti

Referencoj redakti