János Csernák
János Csernák [jAnoŝ ĉernAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csernák János estas hungara aktoro, voĉoaktoro, instruisto.
János Csernák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1952 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1980) |
Familio | |
Edz(in)o | Ilona Ivancsics (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
János Csernák[1][2] naskiĝis la 28-an de oktobro 1952 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJános Csernák akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1980. Liaj plej gravaj instruistoj estis Tamás Major kaj Zsuzsa Simon. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Csokonai (Debrecen). Inter 1982-1990 li estis membro de Teatro Madách, ekde 1992 li apartenis al Teatro de Kecskemét, pli poste li estis liberprofesiulo. Li instruis ankaŭ parolteknikon. Li edziĝis dufoje, resume li havis 4 gefilojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Rikardo la 3-a - Catesby
- La komedio de eraroj - Antifolo de Efezo
- Perditaj Amopenoj - Longaville
- Ferenc Molnár: Játék a kastélyban - Albert
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - grafo Guiche
- Gyula Illyés: Dózsa - György Dózsa
- Zsigmond Móricz: Rokonok - Kopjás
- András Sütő: Egy lócsiszár virágvasárnapja - Vencel Tronkai
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Elveszett illúziók (1983)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Harrison Ford, Richard Gere, Liam Neeson, Jürgen Prochnow, Steven Seagal[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Zokogó Majom (serio, 1978) - Kálmán
- Szerelmek (1984) - Márton Csonka
- Istenszerelem (1993) - Eros
- Kisváros (serio, 2000) - Ahmed Muharak
- Csak színház és más semmi (2019) - István Zsiga Ágasházi