János Csontos
János Csontos [jAnoŝ ĉontoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csontos János estis hungara Ĵurnalisto, redaktoro, reĝisoro, poeto. Lia pseŭdonimo estis Osszián.
János Csontos | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() János Csontos en 2009
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 16-an de junio 1962 en Ózd | ||||
Morto | 4-an de decembro 2017 (55-jaraĝa) | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Debrecen • Bálint György Journalist Academy vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto • filmreĝisoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
János Csontos[1] naskiĝis la 6-an de junio 1962 (laŭ WikiData la 16-an) en Ózd, li mortis la 4-an de decembro 2017 en Budapeŝto.
Biografio Redakti
János Csontos maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1980, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Kossuth Lajos en 1988, fine ĵurnalistan diplomon en altlernejo en 1989. Li komencis sian ĵurnalistan karieron en Debrecen jam en 1987, post 3 jaroj li fondis ĵurnalon. Ekde 1992 li vivis en Budapeŝto kaj li faris ĉiuspecajn verkadajn laborojn (ĵurnalisto, redaktoro, poeto, filmaj reĝisoro kaj prezentisto). En 2013 kaj 2015 li ricevis stipendiojn, inter 1999-2015 premiojn. Li edziĝis en 1989, lia edzino naskis 3 gefilojn.
Liaj poemlibroj (elekto) Redakti
- Menekült iratok (1991)
- Szajnaparti szonettek (1997, denove 2016, hungare, ankaŭ tradukita al franca lingvo)
- Para (2007)
- Delelő (kolektitaj poemoj, 2002–2010) (2011)
- Tízes évek. Versek, 2011-2014 (2015)
- Ezeregy nappal. Versek, 2015–2017 (2017)
Liaj aliaj libroj (elekto) Redakti
- Együtt és külön (intervjuoj, 1990)
- Gondolatok a lomtárban (eseoj, 1996)
- Ezüstkor. Írások a kétezres évekből (2005)
- Angyaldekameron (romano, 2015)
Liaj dokumentaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) Redakti
- Szórványban (kunreĝisoro, 2001)
- Késleltetett feltámadás (memore al György Zala, 2008)
- Volt egyszer egy Folyam (2013)