János Piroska
János Piroska [jAnoŝ piroŝka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Piroska János estis hungara pentristo, juristo, urbestro.
János Piroska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Piroska János |
Naskiĝo | 25-an de junio 1894 en Csongrád |
Morto | 21-an de marto 1987 (92-jaraĝa) en Csongrád |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1926) Scienca Universitato de Szeged - jurisprudenco (–1930) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo loka politikisto |
János Piroska [1] naskiĝis la 25-an de junio 1894 en Csongrád (urbo), li mortis la 21-an de marto 1987 en Csongrád.
Biografio
redaktiJános Piroska abiturientis en Szeged, poste li batalis en la 1-a mondmilito, kie li dufoje vundiĝis. Li akiris pentristan diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1926, juran diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1930. Liaj majstroj estis Oszkár Glatz, Aladár Edvi Illés (pentristo) kaj Gyula Rudnay. En 1933 li estis ĉefnotario en sia naskiĝurbo, poste 8 jarojn urbestro. En 1941 li pensiuliĝis, poste li okupiĝis pri pentradoj. Pli frue en 1938 li edziĝis, poste 2 filinoj naskiĝis. En 1945 li estis arestita, konkretaj krimaj akuzoj nuliĝis, tamen la ŝtato forprenis de li la pension kaj ĉiujn havaĵojn, eĉ ekde 1952 li estis trudlaboristo en Hortobágy. Post morto de Stalino la trudlaborejo ĉesis. Li apogis la revolucion en 1956, tial post la falo li denove havis malavantaĝojn. Li denove nur pentradis longe sen ekspoziciaj eblecoj. Li ricevis 3 premiojn postmortajn.
El solaj ekspozicioj
redakti- Szentes (1967, 1991, 2010)
- Szolnok (1971, 1985)
- Hódmezővásárhely (1975, 1978)
- Csongrád (1981, 1990, 1994, 2012)
- Budapeŝto (1987, 1989, 2013)
- Cluj (1998)
El kolektivaj ekspozicioj
redakti- Arthalo Budapeŝto (1929)
- Londono (1981)
Elektitaj aĵpentraĵoj
redaktiElektitaj pejzaĝaj pentraĵoj
redaktiElektitaj aliaj pentraĵoj
redaktiMemorigiloj
redakti- memortabulo kaj konstanta ekspozicio en Csongrád
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-04-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun 2 bildoj