Aladár Edvi Illés (pentristo)
Aladár Edvi Illés [ilEŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Edvi Illés Aladár estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.
Aladár Edvi Illés | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de majo 1870 en Peŝto |
Morto | 1-an de junio 1958 (88-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Farkasréti Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikisto • universitata profesoro |
Aladár Edvi Illés [1] naskiĝis la 25-an de majo 1870 en Pest (urbo), li mortis la 1-an de junio 1958 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Aladár Edvi Illés studis en Reĝa Desegnista Edukejo de Budapeŝto inter 1888 kaj 1893 de János Greguss kaj Bertalan Székely, poste du jarojn en Julian Akademio en Parizo, fine en Londono. Inter 1903 kaj 1935 li instruis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto. En 1905 li pentradis en Transilvanio, Turkio kaj Nederlando. laŭokaze li pentradis en pluraj pentristaj kolonioj (Artkolonio de Nagybánya, Kecskemét, Szentendre). Li ofte pentris akvarelojn, liaj ŝatataj temoj estis pejzaĝoj kaj bovoj. Li ricevis ekspoziciajn premiojn ekde 1909, ankaŭ ŝtatajn premiojn en 1952 kaj 1958.
Elektitaj pentraĵojRedakti
- Tehén az istállóban
- Vízpart
- Budai táj
- ilustraĵoj en libroj
Elektitaj individuaj ekspoziciojRedakti
- 1957 • Harlemo
- 1958, 1997 • Budapeŝto
Elektitaj grupaj ekspoziciojRedakti
- 1948 • Budapeŝto
- 1891, 1950, 1951, 1953, 1954 • Arthalo Budapeŝto
- 1967 • Hungara Nacia Galerio, Moskvo, Debrecen
- 1969, 1974 • Nyíregyháza
- 1975 • Vieno, Graz, Szolnok
- 1984 • Szentes