József Bartl
József Bartl [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartl József estis hungara pentristo.
József Bartl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bartl József |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1932 en Soroksár |
Morto | 17-an de julio 2013 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
József Bartl [1] Arkivigite je 2018-03-10 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 25-an de septembro 1932 en Soroksár, li mortis la 17-an de julio 2013 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Bartl frekventis artan gimnazion, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1959. Liaj plej gravaj instruistoj estis Géza Fónyi kaj Aurél Bernáth. Post la diplomo li jam ekspoziciis. Li studvojaĝis en Germanio, Pollando, Francio, Sovetunio, Ĉeĥoslovakio. En 1972 li aliĝis al Artistkolonio (Szentendre). Krom la pentraĵoj li kreis foje grafikaĵojn, gobelinojn. Li ricevis 8 premiojn inter 1963-2009. Li edziĝis en 1968, la edzino naskis filinon en 1970.
El solaj ekspozicioj redakti
- 1963, 1976, 1978, 1980-1981, 1983, 1988, 1994-1995, 2003 Budapeŝto
- 1973, 1984, 1992, 1996 Szentendre
- 1979 Pécs
- 1985 Munkeno
- 1986 Debrecen
El grupaj ekspozicioj redakti
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Pettyezett kép (1982)
- Fejfák és oromdísz (1988)
- Félkör és bábu (1994)
- Légies formák (1999)
- Arany és kék (2000)