Jakab Rupp
hungara arkivisto
Jakab Rupp, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rupp Jakab estis hungara arkivisto. Lia nobela antaŭnomo estis nyílhegyi [njIlhedji].
Jakab Rupp | |
---|---|
Jakab Rupp | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 13-an de aprilo 1800 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Budao (urbo) |
Morto | la 14-an de oktobro 1879 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Reĝa Jura Akademio |
Okupo | |
Okupo | numismato • arkivisto |
Jakab Rupp[1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1800 en Budao (urbo), li mortis la 14-an de oktobro 1879 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Jakab Rupp frekventis gimnaziojn en Vác kaj en sia naskiĝurbo, poste li studis en Reĝa Jura Akademio (Pozono) kaj Reĝa Universitato de Pest. Li praktikadis en administracio de Pest kaj reĝa direktoraro. Inter 1821-1861 li laboris en arkivo de reĝa kortega ĉambro, poste li pensiuliĝis. Li okupiĝis pri numismatiko kaj historio. Li edziĝis antaŭ ol 1838.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Magyarország ekkorig ismeretes pénzei, lerajzolva: Történeti 's pénztudományi kútfők után megmagyarázva (1841, 2017)
- Buda-Pest és környékének helyrajzi története (1868, 1987, 2011)
- Magyarország helyrajzi története fő tekintettel az egyházi intézetekre (3 volumoj, 1870–1876, 2012)