Jakob Gretser

Jacob Gretser (1562-1625)[1] estis renoma fekunda germana jezuito, historiisto, dramverkisto, filologo, latinisto, erudiciulo kaj profesoro pri filozofio kaj teologio en la Universitato de Ingolstadt. Dank'al sia profunda erudicio li defendis, per longa historia dokumentaro, la teologion de Roberto Bellarmino (1542-1621) kaj ankaŭ aliaj verkoj pri la jezuitoj kaj Ignaco Lojola (1491-1556) rilate al la rajto je herezokondamno kaj havaĵoforigo de la viktimoj. Li same verkis pri la grekaj Patroj de la Eklezio samkiel tekstoj pri eklezia kaj civila historioj.

Jakobo Grecero
(1562-1625)
Institutiones linguae graecae, libro eldonita en 1593
Institutiones linguae graecae, libro eldonita en 1593
Persona informo
Naskiĝo 27-a de marto1562
en Markdorf, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Morto 29-a de januaro 1625
en Ingolstadt, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj latina [#]
Alma mater Universitato de Ingolstadt
Profesio
Okupo universitata instruisto • verkisto • filologo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Li ekpartoprenis en la Societo de Jesuo en 1578 post vizitado de seminario en Innsbruck. Li ĉefe vivis en Ingolstadt, kie li instruis filozofion dum tri jaroj, dogman filozofion dum dekkvar jaroj kaj moral-teologion dum sep jaroj. Dum kelka tempo li profesoris beletron en Friburgo, Svisio.

Kiel arda polemikisto[2], li forte envolviĝis en la plej gravaj religiaj kaj politikaj demandoj de sia epoko, montrante sin kiel granda admiranto de la papo Klemento la 8-a kaj l imperiestro Ferdinando la 2-a. Multaj el la plej altrangaj kaj povoplenaj de lia epoko konsultis lin antaŭ ol preni decidojn krom teni korespondaĵojn kun li.

VerkaroRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti