Jakob Kaiser

germana politikisto

Jakob KAISER [jAkop kAjza] (naskita la 8-an de februaro 1888 en Hammelburg, mortinta la 7-an de majo 1961 en Berlin) estis germana politikisto, unue ano de la Centra Partio, poste de CDU.

Jakob Kaiser
Persona informo
Jakob Kaiser
Naskiĝo 8-an de februaro 1888 (1888-02-08)
en Hammelburg
Morto 7-an de majo 1961 (1961-05-07) (73-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Waldfriedhof Zehlendorf vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio ZentrumsparteiKristandemokrata Unio de Germanio vd
Familio
Patro Johann Kaiser vd
Patrino Elisabeth Kaiser vd
Gefratoj Adam Kaiser vd
Edz(in)o Therese Kaiser • Elfriede Nebgen vd
Infanoj Elisabeth Katzer vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto • rezistobatalanto vd
Aktiva en BonnoBerlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kaiser, laŭprofesie librobindisto, estis ano de la Centra Partio kaj estro de kristana sindikato; li estis konsiderata la plej elstara inter tiu ĉi. De majo ĝis novembro 1933 li anis en la Regna Parlamento, Reichstag, kiel deputito de la Centra Partio. Samjare li estis membro de la sindikata iniciatgrupo Führerkreis der Vereinigten Gewerkschaften (= gvidula rondo de unuiĝintaj sindikatoj), kiu strebis kunigi la sindikatojn al unueca sindikato en batalo kontraŭ la nazioj.

En 1934 li aniĝis al la rezista movado kaj kunlaboris kun Wilhelm Leuschner kaj Max Habermann. En 1938 li estis arestita de Gestapo pro la suspekto de ŝtatperfido kaj pasigis plurajn monatojn en malliberejo. De 1941 li daŭrigis sian rezistan agadon kune kun Carl Friedrich Goerdeler (eksa urbestro de Lepsiko) kaj gviduloj de la armea opozicio. Post la atenco de la 20-a de julio 1944 li sukcesis eviti arestadon per fuĝo. Li estis la ununura ano de la kerna rondo de sindikata rezisto en Berlino, kiu postvivis la militon.

Post la Dua mondmilito Kaiser, Andreas Hermes kaj Josef Ersing fondis kristanan partion, CDU, en la Sovetie Okupata Zono de Germanio. Li sensukcese batalis kontraŭ submeto de tiu partio al la socialisma reĝimo (kiel t. n. bloka partio).

Je la 5-a kaj 6-a de februaro 1947 Kaiser aranĝis CDU-konferencon en Ahlen (Nordrejn-Vestfalio, do okcidenta Germanio), kiu decidis partian programon, kiu enhavis ankaŭ kelkajn maldekstrulajn erojn. Tiuj ĉi tre ĉagrenis la tiaman okcidentan partiestron Konrad Adenauer. En decembro 1947 la sovetia armea administracio eksigis Kaiser kaj Ernst Lemmer kiel zonajn estrojn de CDU. Ambaŭ transloĝiĝis al okcidenta Berlino, kie Kaiser ĝis 1949 estis magistratano.

Honora tombo de Jakob Kaiser

Agante en la okcident-germana CDU Kaiser ne subtenis la politikon de Konrad Adenauer, kiu favoris senkondiĉan submetiĝon al Usono, sed pledis por ekster-bloka Germanio, kiu estu ponto inter oriento kaj okcidento. Kiel ano de kristana socialismo li kredis, ke la katolika etiko estu bazo de nova ŝtata ordo. Li pledis ŝtatigon de la entreprenoj de peza industrio, sed ne trovis kunbatalantojn en sia partio.

De 1949 ĝis 1957 Kaiser estis membro de la nova federaci-germana parlamento, Bundestag, kaj ankaŭ ano de la registaro, kiel ministro pri tut-germaniaj aferoj. De 1950 ĝis 1958 li estis federacia vicprezidanto de CDU.

En 1961 Kaiser mortis post longa malsano. Li ripozas en honora tombo en la Arbara Tombejo en Berlin-Zehlendorf.