Jakuo

(Alidirektita el Jakuoj)

Penelopo aŭ Jakuo estas ĝenerala nomo kiu rilatas al dekkvin specioj de birdoj de la samnoma genro (Penelope) kaj de la familio Kracedoj. La Jakuoj estas mezgrandaj arboloĝantaj birdoj (de 65 al 95 cm) kiuj vivas en Mez- kaj Sudameriko nome el suda Meksiko al tropikal Sudameriko. Ili estas kun la aliaj kracedaj birdoj kiel Jakutingoj, Mutuoj kaj Ĉaĉalakoj, la plej antikvaj birdoj de la okcidenta hemisfero.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Penelopo
Granda penelopo Penelope jacquacu
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Kokoformaj
Familio: Kracedoj
Genro: Penelope
Merrem, 1786
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili estas similaj al meleagroj, kun pli sveltaj korpoj, longaj koloj kaj vostoj, malgrandaj kapoj kaj rondoformaj flugiloj. Tiuj grandaj birdoj havas ĉefe brunan plumaron kaj karakteran ruĝan mentonsakon.

Ilia pepado estas forta, laŭta kaj raŭka hopado kaj ilia flugo bruigas iliajn flugilojn, kio atentigas la ĉasistojn al la lokiĝoj de tiuj birdoj.

Nombraj membroj de tiu genro estas endanĝerigitaj specioj kaj almenaŭ unu estas draste endanĝerigita, kutime pro tropika senarbarigo kaj ĉasado. Kaze de kelkaj specioj la ĉirkaŭkalkulitaj populacioj estas tiom malaltaj kiom nur 1000 maturaj birdoj, foje etende sur konsiderinda areo. Pro la malabundo de multaj el la membroj de tiu genro kaj ankaŭ pro la fakto, ke la habitato estas ofte en densaj aŭ altaltitudaj arbaroj, oni scias malmulte pri kelkaj el la speciaj kutimaro kaj reproduktado; fakte, kelkaj specioj troviĝas ĉe altitudoj ĝis 3350 metroj. Nestoj estas tipe konstruitaj el bastonetoj en arboj.

Tiu genro ŝajne originiĝis kiel parto de la sudena etendo de jakuoj tra la Andoj kaj tra tropika Sudameriko. Ties plej proksimaj parencoj estas probable la bridojakuoj, Aburria. Tiuj prauloj de la genro ŝajne diverĝis el kelka tempo dum la epoko Burdigaliano, antaŭ 20-15 mj, sed tio ne estis ĝis nun konfirmita de fosilioj (Pereira et al. 2002).

Specioj kaj subspecioj redakti


Referencoj redakti

  • Pereira, Sérgio Luiz; Baker, Allan J.& Wajntal, Anita (2002): Combined nuclear and mitochondrial DNA sequences resolve generic relationships within the Cracidae (Galliformes, Aves). Systematic Biology 51(6): 946-958. DOI 10.1080/10635150290102519, PMID 12554460 PDF kompleta teksto

Bibliografio redakti

  • SICK, Helmut. Ornitologia brasileira. Rio de Janeiro: Editora Nova Fronteira, 2001