Jan Jaworski

pola ĉinologo, japonologo, historiisto

Jan Godzimir Jaworski (naskiĝis la 31-an de oktobro 1903 en Sanniki (distrikto Gostyniński), mortis la 19-an de februaro 1945 en Stargard) – pola ĉinologo, japonologo, historiisto.

Jan Jaworski
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1903 (1903-10-31)
en Sanniki, Masovian Voivodeship
Morto 19-an de februaro 1945 (1945-02-19) (41-jaraĝa)
en Stargard
Lingvoj pola
Alma mater Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo ĉinologo • japanologo • historiisto
vdr

Jan Jaworski estis filo de Michał, oficisto de sukerrafinejo en Sanniki, kaj Stefania Sobocka. Li studis en Varsovia Universitato. Ĉinologion kaj japanologion studis en Parizo. Habilitiĝis en Varsovia Universitato en 1930, kaj en 1936 iĝis eksterordinara profesoro kiel la unua profesoro pri ĉinologio en Pollando. Li lekciis en Varsovia Universitato kaj en Orienta Instituto de Varsovio, specialiĝis pri la scienco pri budhismo. En la jaroj 1934-1936 estis laboranto de pola konsulejo en Harbino. Li batalis dum germana invado en Pollandon kaj dum la okupado agis konspire. Partoprenis en la ribelo de Varsovio. Post la ribelo restis en militkaptitejo kaj malsanulejo en Hammerstein. Dum evakua transporto, bombita de aliancaj bombaviadiloj, li pereis en stacidomo en Stargard.

Verkoj redakti

  • Historia Chin (Historio de Ĉinio) kaj Historia Japonii (Historio de Japanio) (en: Wielka historia powszechna (Granda universala historio), 1-a volumo 1935)
  • Gospodarcze podłoże konfliktu chińsko-japońskiego (Ekonomia fono de ĉina-japana konflikto) (1932)

Bibliografio redakti