Janusz Chmielewski

Janusz Chmielewski (naskiĝis la 4-an de aprilo 1916 en Moskvo, mortis la 2-an de januaro 1998 en Varsovio) - pola lingvisto kaj ĉinologo, lekciis komparan lingvosciencon en Lodza Universitato, de 1955 profesoro de Varsovia Universitato

Janusz Chmielewski (naskiĝis la 4-an de aprilo 1916 en Moskvo, mortis la 2-an de januaro 1998 en Varsovio) - pola lingvisto kaj ĉinologo, lekciis komparan lingvosciencon en Lodza Universitato, de 1955 profesoro de Varsovia Universitato. Chmielewski estis mondkonata spertulo pri klasika ĉina logiko. Joseph Needham petis lin verki ĉapitron al sia monumenta verko Science and Civilisation in China (Scienco kaj civilizo en Ĉinio). Li komencis la laboron, sed ne povante ĝin fini indikis sian anstataŭanton Christopher Harbsmeier. Chmielewski estis kunaŭtoro de poligo de la klasikaj ĉinaj verkoj kiel ekz. Vera libro de suda floro de Ĝuangzio (1953) kaj Antologio de ĉina literaturo (1956).

Janusz Chmielewski
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1916 (1916-04-04)
Morto 2-an de januaro 1998 (1998-01-02) (81-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo lingvistoĉinologo
vdr

Laboraĵoj redakti

  • Chiny wczorajsze i przedwczorajsze (Ĉinio hieraŭ kaj antaŭhieraŭ), 1947
  • Chiny w XIX i XX wieku (Ĉinio en la 19-a kaj 20-a jarcentoj), 1948
  • The typological evolution of the Chinese language, 1949
  • Językoznawcza analiza zdań podmiotowo-orzeczeniowo-dopełnieniowych wobec ich analizy logicznej (Lingvoscienca analizo de subjektaj-predikataj-objektaj frazoj rilate al ilia logika analizo), 1962
  • Uwagi o znaczeniu języków nieindoeuropejskich dla nauki o języku (Rimarkoj pri signifo de nehindeŭropaj lingvoj por scienco pri la lingvo), 1954
  • Zagadnienie tzw. części mowy w języku chińskim (Problemo de t.n. parolpartoj en la ĉina lingvo), 1954
  • The problem of early Loan-words in Chinese as illustrated by the word p´u-t`ao, 1958
  • Z problematyki wczesnego taoizmu (Pri problemaro de frua taoismo), 1961
  • Notes on early Chinese logic, 1962
  • Language and logic in ancient China : collected papers on the Chinese language and logic, 2009 (postmorta eldono)

Fontoj redakti