Jan NEJEDLÝ (naskiĝis la 23-an de aprilo 1776 en Žebrák - mortis la 31-an de decembro 1834 en Praha) estis dua profesoro de la ĉeĥa lingvo ĉe la Praga universitato post František Martin Pelcl, tradukisto, gramatikisto, frato de poeto Vojtěch Nejedlý.

Jan Nejedlý
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1776 (1776-04-23)
en Žebrák
Morto 31-an de decembro 1834 (1834-12-31) (58-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Memorigilo Jan Nejedlý
Familio
Gefratoj Vojtěch Nejedlý vd
Profesio
Okupo verkistotradukistopedagogo • universitata instruisto • poeto • ĵurnalistoinstruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li aŭskultis prelegojn pri la literaturoj franca, angla, germana, antikva greka kaj antikva ĉeĥa, verkis gramatikojn, ĉeĥajn-germanajn konversaciojn, kontribuis al gazetaro per poemoj.

Pli gravaj estas liaj tradukoj, kiuj montris, ke la tiama ĉeĥa lingvo estis nesufiĉa por esprimi ĉiujn nuancojn de la originaloj. Tio provokis disvolvadon kaj riĉigadon de la lingvo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.