Janka Maŭr

belorusa verkisto

Janka Maŭr, vera nomo estas Ivan Fjodaraŭ (beloruse- Янка Маур, Іван Фёдараў, (naskiĝis 10-an de majo 1883 en Libava (nuntempe Lijepaja, Latvio - mortis 3-an de aŭgusto 1973) estis belorusa verkisto, aŭtoro de rakontoj, noveloj, romanoj por infanoj kaj junularo.

Janka Maŭr
Persona informo
Янка Маўр
Naskonomo Іван Фёдараў
Naskiĝo 28-an de aprilo 1883 (1883-04-28)
en Liepāja
Morto 3-an de aŭgusto 1971 (1971-08-03) (88-jaraĝa)
en Minsko
Tombo Eastern Cemetery vd
Lingvoj Esperantobelorusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioBelorusa Soveta Socialisma Respubliko vd
Alma mater Panevėžys professor seminary vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Janka Maŭr
Familio
Infanoj Fiodar Fiodaraŭ • Arseny Fyodarau • sen valoro • Natallya Fyodarava vd
Profesio
Okupo tradukistoverkistoesperantisto • verkisto de porinfana literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskiĝis en familio de meblisto. Infanaĝe vivis en hejmlando de patrino - vilaĝo Lebjaniŝki de Kovna gubernio (nuntempe situas en Litovio). En la jaro 1899 ekstudis en instruista lernejo en la urbo Panjaveĵis, sed estis eliminita pro partopreno en rondeto de revoluciema junularo. En 1903 estis ekzamenita kiel eksterulo je ofico de instruisto de komenca lernejo.

Laboris kiel asistanto de instruisto en vilaĝaj lernejoj je teritorio de nuntempaj Litovio kaj Belorusio. En la jaro 1906 partoprenis en konspira kongreso de revoluciemaj instruistoj, en vilaĝo Mikalajeŭŝĉina. Kune kun Jakub Kolas kaj aliaj aktivaj partoprenintaj de kongreso estis juĝita, kaj al li estis malpermesite labori kiel instruisto. Nur en 1911 li povis eklabori kiel instruisto de geografio kaj historio en Minska privata komerca lernejo. Post Oktobra revolucio li laboris en lernejo, en respublika unio de klerigadistoj, en popolkomisariejo pri edukado de Belorusa SSR, en Belorusia ŝtata eldonejo. De 1930 agadis nur kiel verkisto.

Verko redakti

Komencis verki en 1923 - felietonojn en gazetoj, unua rakonto estis eldonita en 1926. En la libro "La homo iras" (1927) priverkis sciencan teorion pri evolucio de homo, en libroj "En lando de paradizo" (1928), "Filo de akvo" (1928), "Amok" (1930), "Larmoj de Tubi" (1930) li priskribis vivon en foraj landoj. En noveloj "Palesjeaj robinzonoj" (1930, filmigita en 1935), "Kolegaro de batalemaj teknikistoj" (1934) estis priskribita tiatempa junularo, iliaj bonaj trajtoj. Noveloj "Novelo de futuraj tagoj" (1932), "Fantastika aŭtomobilo de profesoro Ciljakovskij" (1954-1955) komencis fantazian ĝenron en nacia literaturo.

Tradukis en belorusa lingvo apartajn verkojn de Andersen, Anton Ĉeĥov, Rudyard Kipling, Mark Twain, Victor Hugo. Scipovis Esperanton, multe korespondadis kun alilandaj esperantistoj, interesaj faktoj, ricevitaj per korespondado li uzis en siaj verkoj pri foraj landoj, ekzemple en romano "Amok", dum la 20-a jardeko partoprenis en esperantlingvaj radioelsendoj, ekzistantaj je belorusa radio, instruante tiamanere lingvon.