Jarosław Parzyszek

pola esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jarosław (Jarek) Parzyszek, estas pola esperantisto, naskiĝinta en 1963 en Przasnysz (Pollando).

Jarosław Parzyszek
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1962 (1962-11-30) (61-jaraĝa)
en Przasnysz
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li eklernis Esperanton en 1981 kadre de la universitata-kurso en Nikolao-Kopernik Universitato (UMK) en Toruń, kiel lernanto de Teresa Nemere. En junio 1982 li estis elektita prezidanto de Studenta Scienca Asocio de Esperantistoj de UMK en Toruń kaj en 1983 li eniris la estraron de PSEK (Pola Studenta Esperanto-Komitato de Asocio de Polaj Studentoj). Li partoprenis la 39-an Internacian Junularan Kongreson en Debrecen (Hungario), la 40-an IJK en Swanwick (Britio) dum kiu li eklaboris en la Komitato de TEJO kaj en la Komisiono por Aktivula Trejnado (KAT), kunorganizante TEJO/PSEK seminariojn por Esperanto-aktivuloj.

Dum la 41a IJK en Eringerfeld, Parzyszek estis elektita TEJO-estrarano respondeca pri aktivula trejnado kaj pri Pasporta Servo. Li kunredaktis "Pasportan Servon" kun Bertilo Wennergren (Svedio) en 1986 kaj en 1987. Parzyszek estis vicprezidanto de la LKK de la 43-a IJK en Krakovo kaj samtempe LKK-ano de la 72-a UK en Varsovio, respondeca pri la junulara programo. Dum la jaroj 1987-89 Parzyszek estis prezidanto de PSEK kaj estrarano de PEA (Pola Esperanto-Asocio), kunredaktante "Pola Esperantisto" kaj "Studenta Gazeto", la organon de PSEK.

En 1989 Parzyszek finstudis juron en Nikolao-Kopernik Universitato kaj eklaboris en Bjalistoko. En 1988 Parzyszek respondecis pri "La Jaro de Antoni Grabowski", okaze de la 100-a naskiĝdatreveno de la "Patro de Esperanto-poezio", la tradukinto de la pola epopeo de Adam Mickiewicz - "Sinjoro Tadeo".

Li estis prezidanto de BES (Bjalistoka Esperanto-Societo) de 1991 ĝis 1993. Dum la jaroj 1988-2009, kun unujara paŭzo, Parzyszek estis: komitatano, estrarano kaj prezidanto de Fondumo-Zamenhof en Bjalistoko, kiu helpe de la urbestro de Bjalistoko - Tadeusz Truskolaski, en 1989 sukcesis inaŭguri la Zamenhof-Centron en Bjalistoko, kie troviĝas tradukita de li ekspozicio pri juna Ludoviko Zamenhof. Parzyszek kuniniciatis kaj kunorganizis la 94-an Universalan Kongreson de Esperanto en Bjalistoko en 2009. Li tradukis gvidlibron de Bjalistoko, plurajn urbajn kaj regionajn gvidlibrojn kaj en 2014 la poemvolumon de Hanna Szczęsna. Samjare kune kun la aŭtorino, ili prezentis kadre de ARKONES (Artaj Konfrontoj en Esperanto) en Poznań, la poemaron. En 2009 Parzyszek rezignis pri ĉiuj publikaj funkcioj en la Esperanto-movado.

Eksteraj ligiloj redakti