Jason Bradford PRIESTLEY (28a de Aŭgusto, 1969)[1][2] estas kanada (kaj usona ekde 2007) aktoro kaj televida reĝisoro. Li estas plej bone konata kiel virta Brandon Walsh en la televida serio Beverly Hills, 90210 (1990–1998, 2000), kiel Richard "Fitz" Fitzpatrick en la programo Call Me Fitz (2010–2013) kaj pro sia rolo kiel Matt Shade en la kanada serio Private Eyes (2016–2021).

Jason Priestley
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1969 (1969-08-28) (54-jaraĝa)
en Vankuvero
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoKanado vd
Alma mater Argyle Secondary School • Delta Secondary School vd
Familio
Gefratoj Justine Priestley vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo televida aktoro • aktorofilmproduktorofilmreĝisoro • aŭtosportisto • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1984– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Priestley kun Shannen Doherty ĉe la ceremonio de la 43aj premioj Emmy, Aŭgusto 1991.

En 1990, Priestley estis elektita kiel Brandon Walsh en la furora serio Beverly Hills, 90210. La programo atingis tutmondan famon kaj popularecon kaj faris Priestley porjunulara idolo, li estis nomumita por du premioj Ora Globo pro sia laboro en la programo. Li ankaŭ reĝisoris 15 el la epizodoj de la programo. Li restis en la programo ĝis 1998, kiam Brandon translokiĝis al Vaŝingtono. Brandon estis la lasta Walsh kiu lasis la programon; tamen, Priestley plue servis kiel plenumproduktoro ĝis la programo finiĝis en 2000.

Priestley aliĝis al Tru Calling kiel Jack Harper dum 2004 kaj 2005. Li estis ankaŭ regula aperanto en 2006 en la programo Love Monkey. Televidverkoj liaj estis la programo de the WB nome What I Like About You kaj apero en Februaro 2006 en Without a Trace. Priestley faris ankaŭ kelkajn filmojn, el kiuj eble la plej elstara estis en 1997 en Love and Death on Long Island, en kiu li ludis la rolon de junulara idolo luktanta serioze por esti konsiderata aktoro. Li reĝisoris la 19an epizodon en la fina sezono de 7th Heaven. Li reĝisoris ankaŭ du epizodojn de The Secret Life of the American Teenager: nome "Slice of Life" kaj "Just Say No." Ili estis elsenditaj la 26an de Aŭgusto, 2008, kaj la 9an de Septembro, 2008, en ABC Family.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Jason Priestley. TVGuide.com. Arkivita el la originalo je 7a de Novembro, 2015. Alirita 11a de Novembro, 2015.
  2. Rovin, Jeff. (1991) Luke Mania! Jason Fever!. London: Fantail.

Eksteraj ligiloj redakti