Jaume Nomen

hispana amatora astronomo

Jaume NOMEN (naskiĝis la 23-an de junio 1960 en Tortosa) estas hispana kataluna amatora astronomo ; profesie dentisto kaj profesoro pri biomaterialoj ĉe la Universitato de Barcelono.

Jaume Nomen
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1960 (1960-06-23) (63-jaraĝa)
en Tortosa
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo astronomo • universitata instruisto
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Li estas abunda malkovrinto de asteroidoj kaj aktiva ano de la GEA (Grup d'Estudis Astronòmics). Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de 55 asteroidoj[1] inter 1999 kaj 2002.

Li estis direktoro de la "Projekto Unukornulo 3SSS", kiu instalis tri aŭtomatajn teleskopojn de 61 cm de diametro ĉe la Observatorio de Piera, la Observatorio de La Ametlla de Mar kaj la Observatorio de Majorko en Costitx por plibonigi la kapablon de malkovro kaj studo de asteroidoj. De 2008, la observadoj estas translokitaj en la Observatorion de La Sagra, kiu profitas de pli klara ĉielo kaj malpli da luma poluo.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti