Jean Vilar
Jean Vilar (naskiĝis la 25-an de marto 1912 en Sète, Francio, mortis la 28-an de majo 1971 en Sète, Francio) estis franca aktoro kaj direktoro de teatro, kiu kreis en 1947 la Festivalon de Teatro de Avignon.
Jean Vilar | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Jean Vilar | |||||
Naskonomo | Jean Louis Côme Vilar | ||||
Naskiĝo | 25-an de marto 1912 en Sète, Hérault, ![]() | ||||
Morto | 28-an de majo 1971 (59-jaraĝa) en Sète, Hérault, ![]() | ||||
Tombo | Cimetière Marin, Sète (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Dominique Vilar (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teatra reĝisoro aktoro reĝisoro ![]() | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiFininte siajn studojn de literaturo, en 1932 li sekvis en Parizo kurson de filozofio de Émile-Auguste Chartier kaj kursojn de teatro de Charles Dullin. Li kundirektis migrantan teatron kaj baldaŭ poste, sian propran kompanion, Compagnie des Sept (1943).
Kariero
redaktiLia unua etapo estis La Danse de mort ("La Danco de morto"), de August Strindberg. Li atingis famon kiel bona aktoro kaj scenografo en 1945, dank' al la verko Meurtre dans la cathédrale ("Murdo en la katedralo"), de T. S. Eliot.
Du jarojn poste li kreis la Festivalon de Teatro de Avignon (Festivalo de Avignon).
Li estis nomumita direktoro de Théâtre National Populaire (TNP) en 1951. Li provis ke ĝi estu pli populara reduktante prezojn de biletoj kaj igante la scenojn pli koncizaj. Li ankaŭ alportis la plej aktivajn kaj socie polemikajn demandojn al la sceno ekde 1961, kiajn faŝismo kaj Alĝeria Milito de Sendependeco.
Lia mandato finiĝis en 1963 kaj li daŭrigis sian laboron en la festivaloj kiujn li kreis. Li faris seminariojn pri direktado de teatro eksterlande, interalie, invitita de la argentina registaro, seminarion en la Laboratorio de la aktoro, kiun ĉeestis: Carlos Gandolfo, Federico Herrero, Onfre Lovero, inter aliaj. Krom la menciita seminario, li instruis kurson de direktado en Usono.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiFonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jean Vilar en la hispana Vikipedio.