Jean Wyllys de Matos Santos (naskiĝis en Alagoinhas, la 10-an de marto 1974), pli konata kiel Jean Wyllys, estas brazila verkisto kaj federacia deputito por la subŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Partio Socialismo kaj Libereco (PSOL), en la periodo 2011-2014. En 2005 li fariĝis fama en Brazilo post sia partopreno kaj venko en la 5-a brazila eldono de la realeca televidprogramo Big Brother.

Jean Wyllys de Matos Santos
Foto: Cristina Gallo/Agência Senado
Foto: Cristina Gallo/Agência Senado
Persona informo
Naskonomo Jean Wyllys de Matos Santos
Naskiĝo la 10-a de marto 1974
en Alagoinhas, Bahio
Religio Kandombleo vd
Lingvoj portugalabrazilportugalagermanahispana vd
Loĝloko Berlino vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Federacia Universitato de Bahio (UFBA)
Partio Partio Socialismo kaj Libereco (PSOL)
Profesio
Okupo profesoro, federacia deputito
Aktiva en Braziljo vd
En TTT jeanwyllys.com.br
Federacia Deputito por Rio-de-Ĵanejro
Dum la 1-a de februaro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Jean Wyllys naskiĝis en Alagoinhas, urbo de la brazila subŝtato Bahio. Jean Wyllys estas ĵurnalisto magistriĝinta pri beletro kaj lingvistiko el la Federacia Universitato de Bahio, Salvadoro. En 2004, li helpis pri la kreo de la postbakalaŭra kurso pri ĵurnalismo kaj homaj rajtoj en la Universitato Jorge Amado, en la sama urbo.

En 2005 li partoprenis la 5-an eldonon de la brazila versio de la televidprogramo Big Brother, en Brazilo nomita Big Brother Brasil kaj sufiĉe famiĝis. Dum la programo li deklaris sin samseksema kaj instigis diskuton pri tiu temo en la brazila televido. Estis la unua fojo, ke partoprenanto elŝrankiĝis tiel en brazila eldono de la programo. Li finis la programon kiel gajninto, ĝuante la premion je unu miliono da realoj.

Li estas profesoro pri Brazila Kulturo kaj Teorio pri Komunikado en la Supera Lernejo de Propagando kaj Merkatiko en la Universitato Veiga de Almeida, ambaŭ en Rio-de-Ĵanejro. Li ankaŭ estas verkisto.

Fine de 2010, li estis elektita federacia deputito por la subŝtato Rio-de-Ĵanejro por la jarkvaro 2011-2014. Malferma samseksemulo, li asertas gvidi sian politikan agadon favore al la homaj rajtoj.

En januaro de 2019, li anoncis sian eksiĝon dum la daŭro de la mandato de Jair Bolsonaro post ricevi multajn mortminacojn pro sia samseksemo.

Verko redakti

  • Aflitos: crônicas e contos (Afliktaj: kronikoj kaj rakontoj): venkis la Premion Copene de Literaturo (nuntempa Premio Braskem), eldonita de Casa de Palavras (Fondaĵo Casa de Jorge Amado)
  • Ainda Lembro: crônicas e experiências vividas no BBB5 (Mi daŭre memoras: kronikoj kaj spertoj travivitaj en la programo Big Brother Brasil 5): eldonita de Editora Globo.
  • Tudo ao mesmo tempo agora: contos e crônicas (Ĉio samtempe nun: kronikoj kaj rakontoj): eldonita de Giostro Editora.

Eksteraj ligiloj redakti