Malfermi la ĉefan menuon

Jegor Gajdar (ruse Егор Тимурович Гайдар; naskiĝis en 1956 – forpasis la 16-an de decembro 2009) estis rusia politikisto kaj ekonomiisto, kiu okupis altajn postenojn en rusia registaro de la jaroj 19911993, i. a. plenumis rolon de ĉefministro. Li estas kutime konsiderata la aŭtoro de la ekonomia reformo, restinta pro siaj nepopularaj efikoj sub la nomo „ŝoka terapio“.

Jegor Gajdar
Ba-gaidar-e-t-1999-square.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1956 (1956-03-19)
en Moskvo
Morto 16-an de decembro 2009 (2009-12-16) (53-jara)
en Odincovo
Mortokialo Edemo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa lingvo
Ŝtataneco RusioSovetunio
Alma mater MSU Faculty of Economics
Subskribo Jegor Gajdar
Familio
Patro Timur Gaidar
Patrino Ariadna Bazhova
Infano Maria Gaidar
Profesio
Profesio ekonomikistopolitikistoprofesoroĵurnalisto
v  d  r
Information icon.svg

Antaŭ la disfalo de Sovetunio Gajdar faris bonan karieron en KPSU, laboris en redakcio de tre grava partia revuo „Kommunist“.

Gajdar estis filo de sovetia kontradmiralo Timur Gajdar kaj nepo de la konataj verkistoj Arkadij Gajdar kaj Pavel Baĵov.