Jenő Balassa [balaŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balassa Jenő estis hungara aktoro, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) ĝis 1910 Schweiger Jakab.

Jenő Balassa
Persona informo
Naskonomo Schweiger Jakab
Naskiĝo la  30-an de majo 1859(nun 1859-05-30)
en Hungario Jászárokszállás (Hungario)
Morto la 4-an de aŭgusto 1926
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Jakab Schweiger [1] naskiĝis la 30-an de majo 1859 en Jászárokszállás, li mortis la 4-an de aŭgusto 1926 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Balassa devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li lernis jaron en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Fine li akiris aktoran diplomon en Teatra Akademio en 1882. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Vilmos Lászy, ekde la sekva jaro al aliaj migrantaj trupoj (ekzemple Sándor Csóka (1884), Károly Somogyi (1886), András Leszkay (1891). Inter 1896 kaj 1925 li apartenis al la Gaja Teatro, sed li instruis ankaŭ aktorteknikon komence en studio de la Gaja Teatro, poste inter 1903-1926 en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo, eĉ li estis ties lernejestro inter 1907-1919. Tiutempe li verkis ankaŭ fabelojn, kiujn li mem laŭtlegis. La geinfanoj konis lin "onklo Basa". Li partoprenis ankaŭ en fondo de la socialista partio. Li havis edzinon.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Az utolsó hajnal (1917)
  • Karenina Anna (1918)
  • A 111-es (1920)

Lia fabellibro redakti

  • Basa bácsi meséi (1919)

Memorigiloj redakti

  • busto en Tutlanda Aktora Societo (1911)

Fontoj redakti