Jeremias Friedrich Reuß

Jeremias Friedrich Reuß (1700-1777) estis germana teologo, klasika filologo, bibliotekisto en la Universitato de Tübingen kaj profesoro pri teologio en la Universitato de Kopenhago[1]. Li estis filo de August Reuss (15.05.1671 - 29.05.1745), patro de la bibliotekisto en la Universitato de Göttingen Jeremias David Reuß (1750-1837) kaj de la kuracisto August Christian Reuss (1756-1824), kaj frato de Albrecht Reichardt Reuss (1712-1780) kaj August Reuss (09.10.1709 Horrheim - 21.05.1776 Marbach). Li estis edziĝinta al Marie Wulf (02.08.1685-27.01.1738)[2]. Ili havis filon Christian Friedrich Reuß.

Jeremia Friderico Revssio
(1700-1777)
Germana teologo, klasika filologo kaj bibliotekisto.
Germana teologo, klasika filologo kaj bibliotekisto.
Persona informo
Naskiĝo 8-a de decembro 1700
en Horrheim, Württemberg, Sankta Romia Imperio
Morto 6-a de marto 1777
en Tübingen, Sankta Romia Imperio
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Tübingen
Universitato de Kopenhago
Universitato de Halle
Familio
Gefratoj Albrecht Reichard Reuss vd
Infanoj August Christian von Reuß vd
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto vd
Aktiva en Tübingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Jeremias Friedrich Reuß frekventis la bazan lernejon en Denkendorf, apud la lernejo de la Monaĥejo en Maulbronn, kie li fariĝis studanto en 1721. Dum vojaĝo al Tübingen, li estis forte influita de la pietisma luterano kaj tradukinto de la Nova Testamento Johann Albrecht Bengel (1687-1752). Bengel plantis en lin la respekto-semon por la aŭtoritateco de la sankta skribaĵo. En 1723 Reuss ricevis sian diplomon de majstreco kaj en 1742 sian doktorecon pri teologio.

En 1731, dum vojaĝo al la nordo de Germanio, li enamikiĝis al la socia reformisto Nicolaus Zinzendorf (1700-1760), kaj apogita de ĉi-tiu Reuss estis vokata de Kristiano la 6-a kiel kapelano de la kortego kaj profesoro pri teologio en la Universitato de Kopenhago. Tie li estis forte atakita de la ortodoksaj pastroj kiu rigardis lin kun malfido pro lia simpatio al la Morava Eklezio, kaj tiu situacio skuis sian pozicion apud la reĝo. En 1733 li partoprenis de Komitato por ekkompreni la plendojn de la pietistoj.

Li ankaŭ estis akuzita pri enkonduko de la Volfia filozofio[3] en la universitato. Alia kaŭzo estis lia apogo al Peter Nicolai Holst (1699-1774), dana separatisma religiulo. Pro ĉiuj kialoj, la reĝo komencis pensi pri maniero forliberiĝi de li sen grandaj ĝenoj.

Tamen, pli malfrue Reuss, kiu estis diligenta kaj konscia universitata profesoro, iom post iom rehavigis al si kelkajn amikecojn de la kortego. Pro sia granda amaso da tezoj kaj pezaj argumentadoj, kiuj elmontras lian brilan klarvidecon, li estis admirata en la universitataj rondoj. Li estis racia kaj milda, vidita de la diversaj eklezioj kvazaŭ homo kun ekumena naturo. Tamen, liaj malfortoj estis ligitaj al tiu aspekto. Iam, la fama politikisto Christian Ernest, Grafo de Stolberg-Wernigerode, diris ke Reuss estis viro superregata de la timo kaj posedata de la silento. Reuss estis membro de la komitato por la plibonigo de la tradukado de la dana biblio.

Inter 1739-1740 kaj 1748-1749 li aktivis kiel rektoro de la universitato. En la 24-a de februaro 1749, li estis indikita kiel Ĝenerala Superintendanto kaj Konsilistestro de la Konsistorio de la duklandoj Schleswig kaj Holstein, kaj li transloĝiĝis al Rendsburg. En 1757, li iĝis ĉefa profesoro pri teologio (Professor primarius theologiae) en la Universitatode Tübingen kaj samtempe kancelieron de la universitato, dekano de la Kolegia Preĝejo de Tübingen, kaj titulara abato en la Monaĥejo de Lorch.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. German and Scandinavian Protestantism, 1700-1918
  2. Den Store Danske
  3. Christian Wolf kredis ke ĉiuj ideoj povas pruviĝi, inklude de la ideo pri la ekzisto de Dio kaj la senmorteco. La pietisto forte konstraŭstaris lian filozofion kaj tio rezultis ke li estis forpelila de la Universitato de Halle, en 1723.