Joan Font i Giralt

kataluna esperantisto
(Alidirektita el Joan Font-Giralt)
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Font kaj la patrinonomo estas Giralt


Pastro Joan FONT i GIRALT [ĵuan' font i ĵiral'] (naskiĝis la 4an de aŭgusto 1899 en El Sallent (Gerona), mortis la 17an de aŭgusto 1936) estis filo de Silvestre Font kaj Mariè Giralt, kataluna esperantisto, pastro. Li estis aktiva en la katolika Esperanto-movado, prezidanto de IKUE de 1927 ĝis 1935, kaj redaktis kaj eldonis la revuon Espero Katolika de 1932. Li ĉeestis plurajn Universalajn Kongresojn kaj aliajn kongresojn, kie li elstaris kiel bona oratoro. Li estis mortigita de milicanoj dum la enlanda milito.

Joan Font i Giralt
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1899 (1899-08-04)
en Ĝirono
Morto 17-an de aŭgusto 1936 (1936-08-17) (37-jaraĝa)
en sur la vojo iranta de Banyoles al Olot tra Santa Pau
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Parencoj Maria Assumpció Soler i Font
Okupo
Okupo esperantisto • katolika sacerdoto • gazetoredaktisto
vdr
La estraro de IKUE dum la 14a Internacia Katolika Esperanto-Kongreso en Prago, 1929. De maldekstre: Marie Larroche, Joan Font i Giralt, Paulus Antonius Schendeler

Li pastriĝis en 1924 kaj estis instruisto en la Seminario-Lernejo de Santa Maria del Collell (Provinco Ĝirono). Je la lasta tempo de sia vivo, tamen sen forpasi la instruadon, li responsis pri la paroĥo de Torn.

En la porpastra seminario de Gerona aktivis pastro Josep Casanovas i Genover (1884-1965), profesoro pri latina lingvo kaj prezidanto de la grupo "Ĝirona Espero", agema esperantisto ĝis sia morto, kiu plej entuziasme kaj sukcese disvastigis Esperanton kaj eĉ starigis grupon ĉe la seminario: "Studenta Juneco". Tio ĉi konjektigis, ke Font Giralt lernis Esperanton en la seminario. Male, dum intervjuo ĉe Radio Vieno (24.08.1931, publikigita de EK mar.-apr. 1932) li mem konigis la originon de sia esperantisteco: "Kiam okazis en septembro 1909 la 5a UK en Barcelono mi estis 9-jara knabo. Mia patro lernigis al mi la lingvon iomete antaŭ la Kongreso. Ĉiam kun fiero mi memoros la momenton, kiam mi salutis la Majstron Zamenhof".

En tiu sama perradia intervjuo, li sciigis, ke li prezidis kelkajn el la "Floraj Ludoj" en Esperanto de Katalunio (temas pri kataluna tradicio el la 13a jarcento: tiam la provencanaj trubaduroj en belaj poemoj prikantis siajn amatinojn. Kaj en la unua semajno de majo okazis konkurso. La venkinto ricevis floron kiun li publike donacis al sia amatino, kiu tiel fariĝis la "reĝino de la floraj ludoj". Tiu antikva kutimo, kiel dirite, estis kulturata pasintjarcente ankaŭ pere de la esperantistoj). En 1933 la Floraj Ludoj entenis ankaŭ "Premion Espero Katolika": dujara abono.

De 1920 li laboris en unu aŭ alia grava posteno en esperantistaj societoj aŭ organizaĵoj. De tiu sama jaro 1920 al Esperanto li oferdonis sian tutan libertempon kaj entuziasmon.

Proponita de la franca kaj de la nederlanda ligoj la 5-a de aŭgusto 1927, kadre de la 12a IKUE-Kongreso en Asizo, li estas elektita prezidanto.

Dum la UK en Krakovo 1931 li partoprenis kaj gajnis la unuan premion en la oratora konkurso. Li tiam estis faranta sian sukcesan vojaĝon tra Eŭropo: li vitizis dek unu landojn, 8 ligojn aŭ grupojn de IKUE, 13 urbojn, faris 10 paroladojn, inter kiuj 2 per radio (nome, en Vieno kaj Vroclavo) kaj kvarfoje li estis intervjuita.

Li estis redaktoro kaj eldonanto de EK ekde numero jan.- feb. 1932 "laŭ persona entrepreno, provizore". Tiu "provizoreco" daŭris ĝis la numero de oktobro 1934 kiu estis la lasta eldonita de li ĉe la presejo Ramon Bonet de Olot (Hispanio): la eldonado sen klarigo abrupte ĉesis.

Oni scios poste, ke Font Giralt estis ege malsana, tiom grave, ke post longa tempo da suferado (dum kiu li same strebis publikigi EK) li metis sin sub la zorgoj de kuracisto d-ro Pi Figueras en kliniko de Barcelono por operacio, kiu okazis la 29 de decembro 1934. Ĝis la fino de januaro, komence de februaro 1935, li daŭre estis en la hospitalo, kaj poste li revenis al Collell por daŭrigi siajn okupojn kiel profesoro en tiu Seminario.

Dum IKUE kaj EK renaskiĝas en Nederlando, en Hispanio eksplodas la interna milito, dum kiu estis murditaj 12 episkopoj, 300 monaĥinoj, 2365 monaĥoj, 4184 pastroj. Laŭ noto de la diocezo de Gerona (menciita en artikolo de Jean Amouroŭ, publikigita de "Katolika Esperantisto", aŭtuno 1999) "je la unuaj tagoj de la ribelo li trovis rifuĝon en paroĥan domon kvankam li estus povinta facile fuĝi. Li preferis resti kun siaj paroĥanoj fide kredante, ke al li okazos nenio. Venis la 15 de aŭgusto 1936 kaj li estis arestita de la "Komitato de la Popolo". Ili kondukis lin al teritorio de urbo Cellent, kaj, sur la vojo iranta de Banyoles al Olot tra Santa Pau, ĉe la ponto konata sub la nomo Esparragueras ili murdis lin post parolaj kaj fizikaj turmentoj. Unu el la ekzekutintoj, por ke estu pruvo pri tiu heroaĵo inter milicanoj, tranĉis al li orelon, kiun li konservis dum kelkaj tagoj en sia poŝo. Li konsideris, ke tiu viktimo estis grava kaptaĵo".

Jean Amouroŭ, en alia artikolo pri nia pioniro, raportas pri tio, kion s-rino Maria Assumpció Soler, nevino de Font Giralt, deklaris en 1985 al ĵurnalisto de “Presència”, ĉiusemajna aldono de “El Punt”, tagĵurnalo de Gerona (ŝia atesto aperis en la numero 703 de la 11.08.1985): “jes, mia onklo, Pastro Joan Font, estis instruisto en Collell. Li estis mortigita en 1936 kaj ni scias, kiu faris tion, tamen mi ne diris kaj neniam diros kiu. Mia onklo estis alta kaj fortika, li defendis sin kaj tiam ili forte frapis lin ĉe la nuko pere de kulaso de fusilo”. Alia atesto, verŝajne tiu plej proksima al la epoko de la murdo, estas tiu, kiun svisa esperantisto (St. Simeon, el Luzerno) havigis al EK en 1937: li hazarde konatiĝis kun kataluna pastro, kiu sciigis al li jenon: “Font Giralt estis terure martirigita de la maristoj, la 17an de aŭgusto 1936 sur la vojo de Colell al Gerona. La manoj estis forhakitaj kaj la korpo bruligita”.

Aldone al la supraj menciitaj, alia atesto rilate al la murdo de pastro Font Giralt aperas ankaŭ en la libro “Testimoniatge de Fe i de Fidelitat”, de pastro Josep M. Cervera i Berta, eldonita en la diocezo de Gerona en 1991.

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti