Malfermi la ĉefan menuon
Johann Caspar Goethe, patro de la poeta princo

Johann Caspar GOETHE (naskiĝinta la 29-an de julio 1710 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta la 25-an de majo 1782 samloke) estis germana juristo kaj patro de la klasikulo Johann Wolfgang von Goethe.

VivoRedakti

Johann Caspar estis filo de Friedrich Georg Göthe kaj de Cornelia Walther. Li frekventis inter 1725-30 la gimnazion Casimirianum en Coburg. Poste li studis jursciencon en Gießen kaj Lepsiko. En 1739 li doktoriĝis kaj laboris tuj poste por la Imperia ĉambro de Wetzlar. En Regensburg kaj Vieno li estis ĉe la Dieto ĉiamdaŭra kaj ĉe la tribunalo Reichshofrat.

En 1740 kaj 1741 li faris vojaĝon al Italujo kaj verkis raporton prie. Je la fino de la jaro 1741-a li revenis al Frankfurto kie li havis kune kun la patrino du trabfakaĵojn de ĉe Großer Hirschgraben. Ĉar lia duonfrato Hermann Jacob jam estis membriĝinta samloke, li mem ne rajtis iĝis membro de la urba konsilantaro.

En la 16.5.1742 li iĝis imperiestra konsilisto ĉe Karolo la 7-a (Sankta Romia Imperio). La suvereno tre ŝatis Gothe sed lia morto en 1745 nuligis ĉiujn karierajn planojn de Goethe je diplomatio.

Do Goethe restis en Frankfurto okupiĝis pri financaj aferoj. En la 20.7.1748 li edzinigis en la Kirko Sankta Katerino Catharina Elisabeth Textor, la plej maljuna filino de la ŝoltiso frankfurta. La solenaĵojn ĉeestis amiko de la familio, Johann Philipp Fresenius.

En la 25.6.1749 li iĝis civitano frankfurta. De tiam li dediĉis sin ekskluzive je privataj studoj, la kreo de libroj kaj artaĵoj belaj sed ankaŭ je edukado de la propraj infanoj. La plej maljuna filo Johann Wolfgang naskiĝis samjare. El la sekvintaj infanoj nur Cornelia iĝis plenkreska.

Transloĝiĝo kaj franca okupadaĉoRedakti

Post la morto de la patrino en la 1.4.1754 Johann Caspar forlasis la domon de ĉe Großer Hirschgraben pour kaj translokiĝis en novan domon konstruita laŭ romia stilo kun dudekono da ĉambroj. Kiam magistratanoj kontrolis la domon li interpretis la konstruadon kiel konvertiĝon. Ĝi ofertus sufiĉe da loko por multo da libroj. Ĉe aŭkcia vendo en 1795 ĝi enhavis 2000 librojn (ĉefe jurajn kaj historiajn, vojaĝrakontajn, mondliteraturajn i.a. en fremdaj lingvoj), teologiaĵojn kaj devotismaĵoj. La bildokolekton ampleksis nur verkojn de tiutempaj artistoj el la regiono de Frankfurto. Sed li ankaŭ havis - kiel ankaŭ la filo pli poste - muldaĵojn skulptartajn kaj mineralaĵojn.

Dum la tempo de la Sepjara milito francaj taĉmentoj estis en Frankfurto. En la domo loĝis dum pluraj jaroj la komandanto urba, grafo Thoranc, kaj tiel iĝis la goeta domo la ĉefkomandejo aŭtomate. La rilatoj ne estas senproblemaj, Goethe mem estas ŝatanto de Prusio. En la granda vendredo de 1759, post la venko de la francoj en la batalo apud Frankfurt-Bergen Goethe publike deklaris antaŭ Thoranc sian politikan opinion. Ĵeto enprizona ne faritis post interveno de la edzino de Goethe ĉe Thoranc.

Ĉirkaŭ 1770 Goethe pli kaj pli perdis la mensajn kapablojn kaj devas estis prizorgata senĉese. Ekde 1780 li estis komplete lama. Li entombigitis ĉe la Petra tombejo de Frankfurto. Li postlasis al la filo heredon pri 90 000 guldenoj.

KarakteroRedakti

Johann Wolfgang priskribis la patron kiel ŝatanton de ordo kaj protestantisma moralo. Sed la kolektoj postlasitaj dubigas onin pri tiu ĉi takso de la filo. Pluse li ĉiam helpis modernajn artistojn tiutempajn kaj interesiĝis tre pri socialaj disvolvoj. Estante riĉa li sentis sin repuŝito koncerne karieron politikan. La nobelaro regiona akceptis lin bonvole malgraŭ liaj kontaktoj al la imperiaj instancoj.

Eksteraj ligilojRedakti