Johann Friedrich Fischer

Johann Friedrich Fischer (1726-1799) estis renoma germana klasika filologo, filozofo kaj rektoro (1751) de la fama Sankta Tomasa Lernejo en Lepsiko. Li vivis ĉefe en Lepsiko kaj estis eldonisto ĉefe de sennombraj klasikuloj tiaj kiaj Anakreono, Justeno, Ovidio, Platono, Teofrasto, krom aliaj klasikaj grekuloj kaj verkis librojn pri bibliaj kritikoj.

Iohannes Fridericus Fischerus
(1726-1799)
"Apologio de Sokrato", verko eldonita en 1783, kune kun Jeremias David Reuß.
"Apologio de Sokrato", verko eldonita en 1783, kune kun Jeremias David Reuß.
Persona informo
Naskiĝo 10-a de oktobro 1726
en Koburgo, Germana Imperio
Morto 11-a de oktobro 1799
en Lepsiko, Germana Imperio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Lepsiko
Tomasa Lernejo en Lepsiko
Profesio
Okupo filologo • filozofoverkisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Leipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Liaj eldonoj pri la "Dialogoj de Platono" estis represaĵoj de la tekstoj publikigitaj de Robert Estienne, en 1578, tamen, li inkludis sennombrajn raportojn el diversaj legaĵoj samkiel hazardajn kritiknotojn pri filologiaj aspektoj.[1] Li estis instruisto de la profesoro pri teologio Christian Friedrich Schmidt (1741-1748) en la Lernejo de Sankta Tomaso. En 1767, li estis indikita kiel Direktoro de la "Princa Kolegio" en Lepsiko.

Krom la granda nombro da verkoj rilate al sennombraj kontribuaĵoj de la klasika filologio, li plenumis vastan gamon da kontribuaĵoj al la Biblia literaturo. Li estis eldonisto de la plej bona versio de la "Clavis de Stochius" kaj la "Dialekto pri la Nova Testamento" farita de la rimarkinda orientalisto Johann Leusden (1624-1699) krom aliaj laboroj.

Li same kontrolis la grekajn publikaĵojn en la Biblioteko de la Preĝejo de Sankta Paŭlo, en Lepsiko, inklude de kelkaj tradukaĵoj de la Levidoj, Nombroj kaj partoj de la Eliro kaj Readmono.[2] En sia infaneco, li frekventis la urban pedagogian lernejon en Koburgo. Inter 1744 k 1747 li studis en la "Universitato de Lepsiko" kie li estis amiko de Gotthold Ephraim Lessing (1729-1781).

Fiŝero ricevis sian bakalaŭrecon en 1747. En 1762, li iĝis asocia profesoro pri antikva literaturo, en Lepsiko. En 1751 li iĝis direktoro de la "Sankta Tomaza Lernejo" kaj inter 1767 kaj 1799 li okupis la postenon kiel rektoro. Li mortis en 1799 kaj lia sukcedinto estis Friedrich Wilhelm Ehrenfried Rost (1768-1835).

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti