Johann Gottfried Olearius (teologo, 1635)
Johann Gottfried OLEARIUS (naskiĝinta la 1635 en Halle, mortinta la 21-an de majo 1711 en Arnstadt) estis protestantisma teologo kaj poeto de ekleziaj kantoj.
Johann Gottfried Olearius | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 28-an de septembro 1635 en Halle | |
Morto | 21-an de majo 1711 (75-jaraĝa) en Arnstadt | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko vd | |
Familio | ||
Patro | Gottfried Olearius (en) vd | |
Gefratoj | Johannes Olearius (en) vd | |
Infanoj | Johann Christoph Olearius (en) , Johann Gottlieb Olearius (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo verkisto himnoverkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo kaj agadoj
redaktiEstante la plej aĝa filo de teologo li frekventis la gimnazion de Halle kaj ekstudis en 1652/53 ĉe la Universitato de Lepsiko kie li bakalaŭriĝis en 1654 kaj magistriĝis en januaro 1656 pri filozofio. Poste li entreprenis studan vojaĝon al Strasburgo, Hajdelbergo, Marburg kaj (en 1658) al Jena.
Reveninte al Halle li fariĝis adjunkto ĉe Preĝejo Nia kara sinjorino, en 1662 samloke diakono kaj en 1685 pastoro kaj paralele inspektisto pri distrikto Saalkreis. En 1688 li sekvis vokiĝon je supera paroĥestreco kaj superintendanteco en Arnstadt. En Arnstadt li estis ankaŭ asesoro de la konsistorio kaj kontrolisto gimnazia (kie li ankaŭ mem instruistis). En 1689 li nomumiĝis konsistoria konsilisto.
En la rolo de teologo li publikigis antaŭ ĉio pamfletojn pri aktualaj (teologiaj) kvereloj kaj verkis edifajn literaturaĵojn. Krome li furoris kiel eldonisto de kantolibroj kaj de kroniko de la urbo Halle.[1]. Ne forgesota estu ke li eĉ estis botanikisto.
Olearius estis edzo kvar fojojn.
Verkoj
redakti- Lutherus Germaniae modernae periclitantis Helias. Leipzig 1663.
- Ehren-Rettung contra D. Johann Schefflern. 1664.
- Primitiae poeticae, Poetische Erstlinge, an Geistlichen Deutschen Liedern. Halle 1664 (posta titolo: Kirchliche Singe-Lust).
- Hyacinth-Betrachtung. Leipzig 1665.
- Augustinische Andachts-Flamme. 1666.
- Offenbahrer Beweis, dass M. Luther zu des Pabstthums Reformation rechtmässig beruffen. 1666.
- Trost, wider die Hiobs-Posten. 1668.
- Geistliches Seelen-Paradiss und Lust-Garten. 1669.
- Scrinium Antiquarium. 1671.
- Abacus patrologicus sive primitivae usque ad reformationis a theandro Luthero peractae periodum, Ecclesiae christinae patrum atque doctorum alphabetica enumeratio atque in Patrologiae Joh. Gerhardi supplementum succincte instituta labore ac studio. Jena 1673. Kiel dua pligrandigita eldono: Bibliotheca scriptorum ecclesiasticorum. Eldonis la filo Johann Gottlieb Olearius, Jena 1711.
- Coemiterium saxo-hallense, das ist, des wohlerbauten Gottes-Ackers der löblichen Stadt Hall in Saxen Beschreibung, darinnen die fürnembsten Grabmale und dero meistlich-denckwürdige Schrifften mit Fleis zusammen gebracht und sampt einem Anhang, der denckwürdigsten Grabmale, so in unterschiedlichen Kirchen in- und ausserhalb der Stadt Halle zu sehen. Wittenberg, 1674.
- Vorblick des erfreulichen W.iedersehens im Ewigen leben. 1677.
- Eröffnete Himmelspforte. Leipzig 1679.
- Brotuff, Chronica von den Saltz-Bornen und Erbauung der Stadt Halle. In: Halygraphia aucta et continuata, Orts- und Zeit-Beschreibung der Stadt Hall in Sachsen, Vermehret und biß an das itzt lauffende 1679 Jahr erweitert. (eld.) Halle 1679 (uni-halle.de Arkivigite je 2023-06-06 per la retarkivo Wayback Machine).
- Tägliches Bet-Lied. ohne Ort 1686.
- Kirchliche Singe-Lust. Arnstadt, dua eldono, 1697 (70 kantoj).
- Die geistliche Psalm-Lust. 1698.
Literaturo
redakti- Veronika Albrecht-Birkner: Pfarrerbuch der Kirchenprovinz Sachsen. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2007, ISBN 978-3-374-02138-3, p. 379
- Art. „Olearius, Johann Gottfried“ ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 24 (1887), p. 280 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
redakti- ligiloj ĉe DDB
- genealogio laŭ Gäbler Arkivigite je 2013-02-18 per Archive.today
Notoj
redakti- ↑ Gottfried Olearius: Halygraphia aucta et continuata, Orts- und Zeit-Beschreibung der Stadt Hall in Sachsen, Vermehret und biß an das itzt lauffende 1679 Jahr erweitert... Zu Ende ist als nützlicher Anhang beygefüget ERNESTI BROTUFFII, Des berühmten alten Historiographi Im Jahr 1554 verfaßte und zuvor niemals gedruckte Chronica von den SaltzBornen und Erbauung der Stadt Hall. Hall in Sachsen 1679 (uni-halle.de Arkivigite je 2023-06-06 per la retarkivo Wayback Machine).