Johannes Stark

Johannes STARK (15-an de aprilo 1874, Schickenhof, Germanio – 21-an de junio 1957, Traunstein) estis germana fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko[1] en 1919 pro malkovro de 1913, kiam li montris, ke la spektraj linioj disiĝas je efiko de elektra kampo ( Stark-efiko). La fenomeno pruviĝis eksperimenta pravigo de la kvantuma teorio.

Johannes Stark
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Johannes Stark.jpg
Persona informo
Naskonomo Johannes Nikolaus Stark
Naskiĝo 15-an de aprilo 1874 (1874-04-15)
en Freihung, Reĝlando Bavario, Flag of Germany (1867–1918).svg Germana Imperiestra Regno
Morto 21-an de junio 1957 (1957-06-21) (83-jara)
en Traunstein
Lingvoj germana [#]
Loĝloko Germanio [#]
Ŝtataneco Germana RegnoGermanio [#]
Alma mater Munkena universitato [#]
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio [#]
Familio
Edz(in)o Luise Uepler [#]
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo spektroskopio [#]
Aktiva en MunkenoGöttingenHanovroAachenWürzburgBerlino [#]
Doktoreca konsilisto Eugen von Lommel [#]
Verkado
Verkoj Stark effect [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li instruis kiel fizika profesoro en la Universitato de Göttingen ekde 1900, ekde 1917 Universitato de Greifswald, poste en Universitato de Würzburg.

Li pensiiĝis en 1922, poste apogis Hitler kaj estis unu teoretikulo de la antisemitisma rasideo.[2] Li direktis ekde 1933 ĝis 1939 la Imperian Fizika-Teĥnikan Instituton. Lin kondamnis sennaziiga juĝistaro en 1947 je kvarjara trudlaboro.

ReferencojRedakti