John Caius

(Alidirektita el John Kaye)

Johano Kajo (1510-1573) estis angla kuracisto, helenisto, erudiciulo kaj dua fondinto de la nuna "Gonville and Caius College", en Kembriĝo. Li aktivis kiel persona kuracisto de la angla reĝo Eduardo la 6-a, kaj la reĝinoj Maria la 1-a kaj Elizabeta la 1-a. Tamen, li eksiĝis el tiu posteno kaŭze de siaj ligiloj al la romkatolika fido. Nekongrue li estis akuzita pri ateismo kaj pri sekreta konservado de kolekto da ornamaĵoj kaj ornatoj uzataj en la romkatolika liturgio. Ili estis trovitaj kaj bruligitaj en la tribunalo de la Kolegio.

John Kaye
(1510-1573)
medicus Anglicus
medicus Anglicus
Persona informo
Naskiĝo 6-a de oktobro1510
en Norwich,  Anglio
Morto 29-a de julio 1573
en Londono,  Anglio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Gonville kaj Caius College, Kembriĝo, Universitato de Padovo
Profesio
Okupo kuracistofizikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Honorpordo de la
Kolegio Gonville and Caius

Johano Kajo studis teologion en Gonville Hall, Kembriĝo. Post diplomiĝo, en 1533, li vizitis Italion, kie li studis sub gvidado de la renoma Johannes Baptista Montanus (1498-1551) kaj Andreo Vesalio (1514-1564), en Padovo, kie, en 1541, li diplomiĝis kiel kuracisto.

En 1543, post vizito al pluraj lokoj en Italio, Germanio kaj Francio, li revenis al Anglio. Post reiro el Italio, li latinigis sian familinomon, kutimo uzata por mema grandigo, kvankam estis modo en lia epoko. En 1547, li aktivis kiel kuracisto, en Londono kaj estis invitata kiel membro de la Reĝa Kolegio de Kuracistoj en Londono, kie longatempe li estis prezidanto.

En 1557, en la tempo de la reĝino Maria, li pligrandigis la bazojn de sia malnova kolegio, kaj ŝanĝis la nomon "Goinville Hall" al "Kolegio Kajo", kaj dotis ĝin per pluraj institucioj, kun aldono de komplete nova tribunalo je la kostopago de 1 834 sterlingaj pundoj. En la 24-a de januaro 1559 li akceptis la majstrecon de la kolegio, okaze de la forpaso de la akademiulo D-ro Tomaso Bakono, prebendisto de Ely, kiu mortis en la 2-a de januaro 1559. Li konservis tiun postenon ĝis unu monaton antaŭ ol sia morto.

Naŭfoje li elektiĝis kiel prezidanto de la Reĝa Kolegio de Kuracistoj en Londono, kies raporto estis de li lasita en la "Annales collegii medicorum" (Analoj de la medicina kolegio, 1520-1565). Li revenis al Kembriĝo el Londono, junie de 1573, unu monaton antaŭ ol sia morto, kaj eksiĝis el sia posteno kiel majstro favore al Thomas Legge (1535-1607), profesoro en la Kolegio de Jesuo.[1] Li mortis en sia londona hejmo, en la Hospitalo de Sankta Bartolomeo, en la 29-a de julio 1573, sed lia korpo estis portita al Kembriĝo, kaj sepultita en la kapelo sub la monumento de li projektita.

Kajo estis klera, aktiva kaj bonkora figuro. En 1557, li starigis monumenton memore al la humanisto kaj kuracisto Thomas Linacre (1460-1524), en la Katedralo de Sankta Paŭlo. En 1564, li ricevis permeson de la Kolegio Gonville kaj Caius por prenado de la korpoj de du eksterleĝuloj por disekcio. Do li estis grava pioniro en la avancitaj esploroj de la scienco pri anatomio. Li eble kreis kaj certe donacis la arĝentan kaduceon, hodiaŭ apartenanta al la Kolegio Kajo kiel parto de ties insigno. Unue li donis ĝin al la Kolegio de Kuracistoj, kaj poste donacis alian al la Kolegio de Londono.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Jesus College estis institucio aparteninta al Universitato de Kembriĝo, en Anglio.