John Kilaka

Tanzania verkisto kaj ilustristo

John KILAKA (naskiĝis la 4-an de novembro 1966 en Sumbawanga) estas tanzania verkisto kaj ilustristo, konata kiel kreinto de bildlibroj por infanoj.[1]

John Kilaka
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1966 (1966-11-04) (57-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Profesio
Okupo ilustristoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiam Kilaka estis juna, li ĉiam pentris kaj baldaŭ rimarkis, ke li bezonas iri al Daresalamo por ricevi edukon. Tie li konatiĝis kun tingatinga pentrarto kaj hodiaŭ li estas ĉefa figuro en la tingatinga movado. Li debutis kiel libroilustristo kun «Fresh Fish». Ĝi estis granda internacia sukceso, same kiel «True Friends», kiuj ricevis premion ĉe la Bolonia Libro-Foiro 2004. Ankaŭ en 2004 Kilaka ricevis la Arĝentan Stelon Peter Pan pro «Fresh Fish».[2] Unu el liaj plej novaj libroj, «The Amazing Tree» (2009), estis tradukita al multaj lingvoj. Ĉi tiu libro ankaŭ ricevis la Arĝentan Stelon en 2011.[2] Ĉiuj tri libroj estas fabloj, kiuj laŭdas amikecon. La verkoj de Kilaka baziĝas sur popularaj tradicioj kaj rakontoj.[3]

Referencoj redakti

  1. Walter Sawyer, Growing Up With Literature, 6th ed., Cengage Learning, 2011, p. 101, ISBN 978-1111342654.
  2. 2,0 2,1 Tidigare mottagare av Silverstjärnorna | IBBY Sverige. Alirita: 25 majo 2020
  3. "John Kilaka". In Anita Theorell, Afrika har ordet, Uppsala: Nordiska Afrikainstitutet, 2010, ISBN 978-91-7106-673-2. (in Swedish)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti