John Pollen

brita (irlanda) esperantisto
(Alidirektita el John LI. D. POLLEN)

John POLLEN, LL.D. (t.e. latine doctor legium, doktoriĝinta juristo), irlandano, juĝisto ktp. Naskiĝis la 3-an de junio 1848 en Dun Laoghaire, tiam Kingston, studis en Universitato Dublina kaj mortis per enfalo en la maron ĉe insulo Man, la 18-an de junio 1923.

John Pollen
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1848 (1848-06-03)
en Dún Laoghaire,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Morto 18-an de junio 1923 (1923-06-18) (75-jaraĝa)
en Manksinsulo,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortokialo drono
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Brita Hindio
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Dublino
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Karikatura bildkarto el ĉ. 1912

Pollen dum 32 jaroj restadis en Hindujo de 1871 ĝis 1903. Ĉie en Hindujo kaj ĉe vojaĝado orientlande li propagandis Esperanton.

Kune kun George Cunningham kaj Harold Bolingbroke Mudie, li estis unu el la „Trio por la Tria“, t.e. de la komitato preparinta la 3-an Universalan Kongreson de Esperanto en Kembriĝo en 1907. De 1904 ĝis 1912 Pollen estis prezidanto de Brita Esperanto-Asocio (BEA). Li verkis hindustanan „ŝlosilon“.

Laŭ informo de la revuo Belga Sonorilo de la 21-a de Julio 1907, no 66 (Skanita numero Arkivigite je 2012-07-05 per la retarkivo Wayback Machine) kolonelo Pollen vizitas Hindion kaj sukcese parolis en Katiawad, Jamnagar, Ahmedabad, Bombay kaj aliaj urboj. Oni mencias, ke Esperanto havas "grandnombron da adeptoj en tiu angla kolonio"

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti