John Wilkins

(Alidirektita el John WILKINS)

John WILKINS [Ĝon Ŭilkinz] (naskiĝis la 1-an de januaro 1614, mortis en 1672) estis angla kleriko, Episkopo de Chester de 1668 ĝis sia morto.

John Wilkins
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1614 (1614-02-14)
en Fawsley
Morto 19-an de novembro 1672 (1672-11-19) (58-jaraĝa)
en Londono
Tombo St Lawrence Jewry, London
Lingvoj angla
Ŝtataneco Anglio
Alma mater Kolegio Magdaleno
Okupo
Okupo sciencisto • teologo • kriptologo • matematikisto • pastrofilozofoastronomoabelisto • lingvokreinto • natursciencisto • verkisto
vdr
John WILKINS
Mathematical magick, 1691

Li naskiĝis en Fawsley, Northamptonshire, kaj edukiĝis en la Magdalen College, Oxford (en tiu tempo nomata Magdalen Hall). Li estis ordinita kaj fariĝis kapelano de William Fiennes, unua Vicgrafo de Saye kaj Sele, Lord Berkeley, kaj la Princo Karolo Ludoviko, nevo de l' reĝo Karlo la 1-a kaj poste princo-elektisto de Elekto-Palatinato.

En 1641, Wilkins publikigis traktaton anoniman titulita Mercury, or The Secret and Swift Messenger. Ĝi estis verko malgranda sed kompleta pri la kriptografio, kaj utila donaco al la politikistoj kaj ĉefoj de l' iminenta Angla enlanda milito. En 1648 li devenis gardisto de Wadham College, Oxford. Sub li, la fakultato estis ekstraordinare prospera, ĉar malgraŭ esti apoganto de Oliver Cromwell, li restis en kontakto kun la plej kulturitaj reĝistoj kiuj metis siaj filioj sub lia superrigardo. En 1659, Richard Cromwell lin nomigis kiel magistra direktoro de Trinity College, Cambridge.

Dum la Angla Restaŭrado en 1660, la rangon donitan de Cromwell al li estis kitata. Sed al li estis donata la rangon de prebendaristo de York kaj rektoro de Cranford, Middlesex. En 1661 li estis predikatoro al Gray's Inn, kaj en 1662 vikario de Saint Lawrence Jewry, Londono. Li devenis vikario de Polebrook, Northamptonshire, en 1666, prebendisto de Exeter Cathedral en 1667, kaj en sekva jaro prebendisto de Saint Paul's Cathedral kaj episkopo de Chester.

Posedante fortajn emojn al sciencoj, Wilkins estis la ĉefa fondanto de l' Royal Society kaj sia unua sekretario. Li mortis en Londono, Anglio. Lia grandnombraj verkoj inkluzivas: "An Essay towards a Real Character and a Philosophical Language" (Londono, 1668), en kiu li proponas novan lingvon universalan por uzo de filozofoj. En tiu libro li ankaŭ proponas universalan longounuon, egala je 993,7 mm. Poste la itala sciencisto Tito Livio Burattini redifinos tiun longon, kaj nomos ĝin "metro" (metro cattolico).

Li estas ankaŭ konata per sia verko kurioza titolata "The Discovery of a World in the Moon" (1638 kaj 3-a eldono kun aldono "The possibility of a passage thither" 1640). Aliaj verkoj estis: "A Discourse Concerning a New Planet" (1640); "Mercury, or the Secret and Swift Messenger" (1641), kaj "Mathematical Magick" (1648).

Vidu ankaŭ redakti