Joseph Gregor (naskiĝinta la 26-an de oktobro 1888 en Ĉernivco; mortinta la 12-an de oktobro 1960 en Vieno) estis aŭstra treatrosciencisto kaj verkisto. Li verkis tri operotekstojn por Richard Strauss.

Joseph Gregor
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1888 (1888-10-26)
en Ĉernivco
Morto 12-an de oktobro 1960 (1960-10-12) (71-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Feuerhalle Simmering vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Profesio
Okupo teatrologo • muzikologo • muzikhistoriisto • libretisto • verkistohistoriisto • reĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gregor validas kiel unu el la ĉefaj teatrosciencistoj siatempaj. Li verkis plurajn normverkojn, i. a. teatran gvidlibron, kiun pli malfrue priverkis Margret Dietrich kaj Wolfgang Greisenegger. Krom tio li elplumigis siatempe laŭdegatajn biografiojn pri Aleksandro la Granda, Ŝekspiro kaj Richard Strauss.

Fia estis lia rolo dum la epoko de naziismo. Li ne nur aktivis je la „donacado“ de partoj el la memskribaĵokolekto de Stefan Zweig en la jaro 1937,[1] sed ankaŭ je la akiro de la teatrokolektoj de Fritz Brukner aŭ Helene Richter (1861–1942) por la Aŭstra Nacia Biblioteko.[2] En 1940 li ludis la gravan rolon je la rabo de la biblioteko de Heinrich Schnitzler, kun kiu li iam estis amika.[3] Kiel fruktuzanto kaj verva defendanto de la nazia reĝimo li dediĉis en 1943 sian libron Das Theater des Volkes in der Ostmark al la viena partiodistriktestro kaj regna guberniestro Baldur von Schirach.

Kunlaboro kun Richard Strauss redakti

Jaron post la potencopreno fare de la nazioj en Germanujo Stefan Zweig elmigris al Londono. Tial Richard Strauss serĉis novan libretiston. Zweig proponis Jozefon Gregor kiel sian posteulo. Strauss, kiu tre ŝatis la teoriajn verkojn de Gregor, akceptis la elekton, kaj tiel okazis plurjara, tamen neniam harmonia kunlaboro. Ekestis la operoj Friedenstag (laŭ scenaro de Stefan Zweig), Daphne kaj Die Liebe der Danae (laŭ koncepto de Hugo von Hofmannsthal).

Post finado de la partituro de Danae Strauss planis en 1940 – laŭ instigo de Heinz Drewes und Hans Joachim Moser – kune kun Joseph Gregor nova priverkado de la opero Jessonda (muziko: Louis Spohr, libreto: Eduard Heinrich Gehe). Kiam Gregor poste ofertis verki ankaŭ por la opero Die schweigsame Frau novan tekston, kiu anstataŭus tiun de Stefan Zweig, Strauss rifuzis kaj ankaŭ rezignis la projekton Jessonda[4].

Referencoj redakti

  1. Peter Malina: Von Büchern und Menschen. Neue Veröffentlichungen zur NS-Geschichte des Bibliothekswesens. En: Mitteilungen der VÖB 60 (2007), Nr. 1, S. 56
  2. Christiane Hoffrath: Widmungsexemplare aus der Bibliothek von Elise und Helene Richter. En: Stefan Alker, Christina Köstner, Markus Stumpf (eldoninto): Bibliotheken in der NS-Zeit. Provenienzforschung und Bibliotheksgeschichte. Göttingen 2008, p. 118
  3. Evelyn Adunka: Der Raub der Bücher. Über Verschwinden und Vernichten von Bibliotheken in der NS-Zeit und ihre Restitution nach 1945. Vieno 2000. pj. 196–111
  4. Kurt Wilhelm: „Fürs Wort brauche ich Hilfe“. Die Geburt der Oper „Capriccio. München 1988, p. 225

Literaturo redakti

  • Christiane Mühlegger-Henhapel, eldoninto: Joseph Gregor. Gelehrter - Dichter - Sammler. Peter Lang, Frankfurto ĉe Majno 2005 (Schriftenreihe des österreichischen Theatermuseums 1) ISBN 978-3-631-54299-6
  • Wilhelm Pfannkuch: Gregor, Joseph. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). Volumo 7, Duncker & Humblot, Berlino 1966, ISBN 3-428-00188-5, p. 23 s.

Eksteraj ligiloj redakti