Jost Hermand

germana literatursciencisto

Jost Hermand (11-a de Aprilo 1930 en Kassel - 9-a de oktobro 2021) estis germana profesoro pri literaturscienco kaj kulturhistorio.

Jost Hermand
Persona informo
Jost Hermand
Naskiĝo 11-an de aprilo 1930 (1930-04-11)
en Kaselo
Morto 9-an de oktobro 2021 (2021-10-09) (91-jaraĝa)
en Madison
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • literatursciencisto • kultursciencisto • germanisto • verkisto vd
Laborkampo literatursciencogermanlingva literaturo • kulturologio • germanistiko • muzikhistoriisto • arthistoriisto vd
Aktiva en Universitato de Viskonsino ĉe Madison vd
Doktoreca konsilisto Friedrich Sengle vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekde 1950 li studis literaturon, filozofion, historion kaj artohistorio en Marburgo. En 1958 li estis profesoro en Usono, nome en la Universitato de Viskonsino en Madisono. Ekde 2003 li estis honora profesoro en la Humboldt-Universitato de Berlino. Krome li laboris kiel invitita profesoro en tre diversaj universitatoj.

Lia teksto "Breĥto kiel instruisto de "senburĝeco"" aperis en Esperanto en la libro Berto Breĥto kaj la komunismo.[1]

Notoj redakti

  1. Berto Breĥto kaj la komunismo. Manfred Wekwerth: Breĥto 2006 - kelkaj proponoj; Werner Seppmann: Breĥto kaj la perspektivoj de ŝanĝo; Ernst Schumacher: Pensado pri Breĥto en la epoko de tutmondiĝinta kapitalismo; Hans Heinz Holz: La plumarbo kaj la komunismo. Pri la partieco de breĥta liriko; Uwe Jens Heuer: Pri scio kaj kredo; Jost Hermand: Breĥto kiel instruisto de "senburĝeco"; Klaus Höpcke: "Breĥto sur la tagordon"; Sabine Kebir: Berto Breĥto - sendependa komunista intelektulo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 116 paĝoj, ISBN 978-2-36960-004-6 (= MAS-libro 109).